Ruĝĉapulino (poemo)
El Neciklopedio
- Por viziti ŝian maljunan avinon,
- en la korbo kukon kaj panon kaj vinon,
- iris ruĝĉapulino tra la arbaro.
- Mallonge poste venis la lupo, klaro.
- Por lian grandan, fortan malsaton ŝanĝi
- Li volis la junan knabinon formanĝi.
- "Nu bone," parolis ŝi, "se tiel estas
- kaj vi min finfine ja certe digestas,
- tiam do nun estas tiamaniere!
- Sed al mi donu tri dezirojn libere."
- La lupo volis sin ĝentila prezenti
- kaj pro tio li la komercon konsentis.
- "Unua deziro," ŝi parolis al li,
- "tute intime ŝatus mi esti kun vi!"
- La lupo parolis: "Nenia problemo!
- Eĉ bone korespondas al mia emo!"
- Li forte ŝin prenis post longa enspiro,
- ĉar estis la lupo finfine ja viro.
- "La dua deziro," ŝi diris sekrete,
- "ĉu nun vi povus tion fari ripete?!"
- Kvankam jam estis molaj liaj genuoj,
- diris li: "Tuj venos mia kontribuo!"
- Torturon li nun sentis anstataŭ ĝojon:
- Ruĝĉapulino volis eĉ trian fojon!
- Kaj kiam li sur la knabino bonfartis,
- subite li korinfarktis.
- Ŝi ĵus sian kalsoneton al si prenis
- Kiam ĉasista viro marŝe alvenis.
- Li vidas la lupon, la tre misfortunan,
- kaj parolas kun voĉo riproĉa, puna:
- "Ruĝĉapulino, kiel? Kia malgajno!!
- Jam estas la tria ĉi-tiu semajno!"
Kaj unu tagon poste:
- "Ruĝĉapulino, kial? Kiel amara!!
- Tiu estas ĉi-semajne jam la kvara!"
Komparu la germanan originalon ĉe [1]. Esperantigis A.H. 2008-08-29
Vidu ankaŭ

