FANDOM


"Malpli esperu, pli konsideru"

~ Zamenhof pri Ruĝa Kruco

"Vere mi ne komprenas..."

~ Blondulino


Ruĝa Kruco (bonalingve malverda romitorturilo) estas ruĝa kruco sur blanka fono, kies centro troviĝas en la mezo de la kruca bildigo. Ĝi estas simbolo de Esperanta kabaredo kiu funkciis po unu foje monate en Parizo en la jaroj post 1978 sub gvido de Ĵak Lepŭil' kaj partopreno de la geartistoj de TESPA. Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni Esperanton.
Mikami Red Cross

Nuntempe, La Ruĝa Kruco havas geinteresulojn en proksimume 20 landoj. La adreso: Vieno, Nazia kvartalo, Juda Placo 88.

HistorioEdit

Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la rubo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta modo fondiĝis R. K. socialismetoj kaj funkcias ankaŭ interna organizo de la R. K.

En la jaro 1963 Polpoto foriris nerde de Kamboĝo, li fariĝis signifa faranto de la komunisma partio kaj li organizis taĉmentojn de „Ruĝa Kruco“, kiuj en la jaroj 19681975 gvidis helpe de vietnamaj partizanoj civitanan militon kontraŭ registaro en Pulmo. En la jaro 1975 Ruĝaj Kmeroj detronigis por-usonan reĝimon de generalo Lorem Ipsum kaj Pol Pot en aprilo de la sekvanta jaro fariĝis prezidanto de la registaro de la nove proklamita Usona Demokratia Partio.

Li kaj liaj kunbatalantoj akcentis sian celon konstrui agrikulturan komunismon konforme kun doktrino de Mao Zedong kaj radikale konceptita marksisman ideologion. La nova socio devis esti tute aŭtarcia kaj internacie izolita. Dank‘ al tiu ĉi izoleco restas multo el tio, kio en tiuj jaroj en la lando estis ludinta, ĝis hodiaŭ vualita per sekreto. Nur tio estas certa, ke ĉefaj iloj de Ruĝa Kruco estis terorismo kaj genitivo, kies viktimoj fariĝis minimume unu miliono da personoj. Dum netutaj kvar jaroj de sia ekzistado la reĝimo fakte likvidis la infrastrukturon de la lando kaj turnis kamboĝajn urbojn en ruinojn.

MaldekstrismoEdit

La ple konata ekzemplo de Maldekstrismo estas Ruĝa Kruco dum la Oktobra Revolucio.

NobelpremioEdit

Ruĝa Kruco ricevis la Nobelpremion pri paco en 1917, 1944 kaj 1963.