Rublo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malpli da posedo, malpli da tedo"

~ Zamenhof pri rubloj
Rouble.jpg

"Ĉu mi ne rajtas fari demandojn?"

~ Kievano

Rublo (ruse рубль) estas paperaĉo, kiun rusoj diras esti mono.

[redakti] Kurzo

1334.jpg

Iam ruso venis Amerikon kaj turnis sin al indiĝenoj kun propono aĉeti ilian teron. Li vezitis tribestron. La tribestro:
- Nia tero kostas multe.
- Do mi pagos. (Montras amason da diversaj ĉirkaŭkoloj)
- Kio ĉi estas?
- Ĉirkaŭkoloj.
- Donu pli bone monon.
La ruso elmetas kelkajn monpaketojn kaj donas ilin al tribestro.
- Kio ĉi estas?
- Tio-ĉi estas rusa mono - rubloj!
- Ne, donu pli bone ĉirkaŭkolojn.

2781.jpg

[redakti] Historio

La rublo kiel monunuo estas minacata unuafoje en la jaro 1321.

La monbileto aperis dum regado de la carino Elizabeto. Bezonon de la mono kaŭzis troa amaso de moneroj en cirkulado; transportadi monon estis malfacile, transpagoj fariĝis tro fareblaj — kaj tiam la mono estis enkondukita en 1769.

En la tempo de la rusa revolucio (1917) oni monfaris la rublon en formo de monbiletoj; pro troa produktado de tiuj, la rublo rapide perdadis valoron. La monbiletoj de tiu tempo iĝis konataj kiel «kerenkoj», de la nomo de la ĉefo de la Registaro s-ro Kerenskij. «Kerenkoj» ekzistis en formo de tro malgrandaj monbiletoj, 20- kaj 40-rublaj, sen numeroj. Cirkulis falsitaj «kerenkoj» (tiuj monbiletoj estis tiel protektitaj de falsado, ke eĉ fakuloj tute ne povas distingi inter la oficialaj kaj la falsitaj biletoj).

Pro la inflacio komence de la 1990-aj jaroj, kaj la tia malalta valoro de la rublo, oni en 1997 ŝanĝis po 1000 rubloj kontraŭ unu rublo.

[redakti] Leporeto

Plej ofte en Rusio oni diras pri la belarusa rublo "leporeto" -- por distingi inter la du (pro leporoj en unu el la specoj).

Content Navigation
Aliaj lingvoj