Rudyard Kipling

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Por sano vitamino, por venko disciplino."

~ Rudyard Kipling (citata en Naziklopedio)
Kiplingsvastiko

"Kion vi faras, faru volonte"

~ Thomas Jefferson pri Kipling

"Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas"

~ Zamenhof

"Li havas du specojn de amikoj en la mondo: doktoron X kaj profesoron Y"

~ Hans-Georg Kaiser pri Kipling

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Mi tre ĝojas!"

~ Milokula Kato

"Mi malpli ŝatis"

~ Aleks Kadar

"La publiko ne prizas hipokriteso"

~ idisto pri Kipling

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

"Ĉu tamen la Redakcio povus korekti la dekon da tajp-eraroj? "

~ Iu

Rudyard Kipling estis disĉiplo de Darvino. Li argumentis (sur bazo de lia propra spermo de la britia lerneja sistemo) ke homaj infanoj estu edukitaj de lupoj, panteroj, ursoj ktp. Ankaŭ memorita kiel populariginto de la svastiko.

Espero-folha

[redakti] Se (If)

Plejfama poemo de Kipling esta "Se" (angle If) per kiu oni tedigas infanojn en multaj landoj tra la mondo (iras forta voko...).

Kkabd

Se, se, se...

Se vi konservas kapon kara ido,
dum la popolon regas jam penik',
se vi ne donas kaŭzon por malvido,
eĉ kiam ne plu kredas vin formik';
Se, propran kacon povas vi etendi,
rezisti al fromaĝo kaj salam',
ne cedi al l'espero, ne resendi
je putaspekto kaj seksula fam';

Se vi obeas ReVon - sed ne maskle,
se regas vi la pensojn en fikci',
se al drinkaĵo kaj kaf' egale
rilatas vi sen troa emoci';
Se vian vorton oni skribite
transformas je kartelo por skultur',
sed post frakas' de fiaj faroj, spite,
obstine rekomencas vi de nur';

Se povas meti vi en unu parton
la tutan kacon, riske je la karot',
kaj ĉion merdi, kaj removi la arton,
sen diri "porkon" pri merdita pot';
Ho mia kor' kaj nervoj, malgraŭ tribo,
plu sekvas eĉ en ŝtato de ruin',
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: "Temuĝin!";

Se, petolante, vi kondutas hinde,
kun Reĝoj ne forgesas pri Interpol',
kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,
kaj ĉiuj servas vin - kontraŭ sia vol';
Se ĉiu kor' de via vivo plenas
per la impeta kruro sen humil',
al vi la tuta Tero apartenas,
kaj pli - vi estas vomo, mia fil'!

Aliaj lingvoj