Rumanujo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eĉ pinglo povas koron trapiki"

~ Zamenhof pri alia afero
Rumanujo (nacilingve Dacia) estas ujo (t. e. lando) de anoj de rumo. Rumo estas distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso.
Nacia flago: Verdo estas Esperanto, Flavo estas Rumo, Viola estas Kariba Maro

Rumo post distilado estas senkolora; per maturiĝo en lignaj bareloj ĝi akiras flavan aŭ brunan koloron kaj karakterizan aromon, samtempe puriĝante de nocaj substancoj (escepte de alkoholo, kompreneble).

Unua historia mencio de Rumanoj estas el 1688 en insulo Barbado; tamen supozeble oni tie produktis rumon jam de 1627. Iuj nomas insulon Martiniko hejmlando de rumanoj, ĉar tie ĉiuj amas rumon.