Rumo
El Neciklopedio
"Me drinkas per tolerar la homi kom Vu, Esperantisti!"
~ Idisto pri Rumo
"Ĝi estas akvo al lia muelilo"
~ Zamenhof pri rumo kaj idistoj
"Ĉar alikaze ni havos baldaŭ "mas'rumo""
~ Renato Corsetti pri supraj diraĵoj
"Delikate agu ni"
~ Meduzo pri rumo
Rumo(CH3CH2OH) estas distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. Ankaŭ eblas produkti rumon el sukerbetoj, kiel en regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Italio. Alia maniero, plej ofta, estas simple miksi etanolon al akvo, ekzemple 54 ml da etanolo kaj 50 ml da akvo donas 100 ml da rumo, por gustigi ĝin, oni metas ruibarbon, maizon, tritikon, terpomon, mortan kokon, putran lignon, ktp. Sekve, rumo estas nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj hidrokarbidoj. Oni komencis la produktado de rumo en 1627, hodiaŭ ĝi uzatas kiel solvilo aŭ kiel brulaĵo en motoroj.