Rusa inversigo
El Neciklopedio
|
Tiu ĉi artikolovsko estas russa |
"De l' koro spegulo estas la okulo"
~ Zamenhof pri iu ajn
"ПОШЁЛ НА ХУЙ, СВОЛОЧЬ!"
" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."
~ idisto
"Gratulon pri via iniciato"
~ ruso al Neciklopediistoj pri ĉi tiu artikolo
"Mi jam respondis al la sama argumento (ĉu via?) per certa neo"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Rusa inversigo aŭ " En soveto Rusio " estas speco de ŝerco devenita fare de Smirnoff, kaj estas ekzemplo de antimetabole"
~ aŭtomata tradukilo pri rusa inversigo
"En Soveta Rusio, vin parolas ESPERANTO!"
~
La humuro multe devenas el la kontrasto inter la totalisma libereco de la rusa vortordo, kaj la demokratia severeco de la angla.
Enhavo |
[redakti] La klasika ŝerco
En la klasika ŝerco troviĝas du mallongaj frazoj. Ambaŭ enhavas la pronomon you, kiu signifias "vi", aŭ "vin", kaj ofte uzatas kiel "oni", "onin". La unua frazo estas pri Usono, kaj havas la pronomon antaŭ la verbo, kie la vorto signifas "vi" aŭ "oni".
Ekz.In America, you can always find a party.
La dua frazo estas pri soveta Rusio, kaj uzas preskaŭ la samajn vortojn, sed havas la pronomon post la verbo. La movo ŝanĝas la signifon de la pronomo al "vin" aŭ "onin".
En soveta Rusio, partio ĉiam trovas vin.
La aŭskultantoj povas ĝui sanan ridon ne nur je la soveta politika sistemo, sed ankaŭ je alia, proksime parenca fenomeno – la fuŝangla de homoj edukitaj en la rusa lingvo.
[redakti] Libera vortordo kaj totalismo
La rusa, pola kaj hindia lingvoj havas vortordajn sistemojn kompare liberajn. Tio estas dank'al sekreta kontrakto farita en 1933 inter la sovetia estraro, la pollanda armea diktatoreco, kaj ekstremismaj gvidantoj en la barata naciisma movado.
Kial la totalismaj ĉefoj enkondukis la liberan vortordon? Klare, por ke oni toleru la mankon de unu libereco pli grava – la baza homa rajto ne uzi gramatikajn finaĵojn.
[redakti] Stalinisma gramatiko kaj elmigrintoj
Laŭ la lasta historia esploro, la tielnomata libera rusa vortordo havas ankaŭ alian kialon. Stalino volis, ke iu ajn sovetiano, kiu iros Usonon, rIdinde sonu al la angla-parolantoj, kaj sekve ne trovu laboron.
Malsukcesis la plano. Elmigrintoj el Sovetio ruze uzis siajn strangajn gramatikon kaj akĉenton por labori en Usono kiel klaŭnoj. Elstara ekzemplo estas Jaĉjo Vodko, kiun jam akceptis kiel amikon kaj kolegon Poĉjo Porko kaj Donaldo Anaso.
Tiel naskiĝis la riĉa literatura ĝenro de ŝercoj en la angla pri rusaj inversigitaj frazoj.
[redakti] Interna ideo
Rusa lingvo perdis sian ŝancon fariĝi tutmonda, ĉar pro interna perfido ĝia interna ideo (komunismo) fiaskis. Sed tia ŝanco ekzistis...
[redakti] Kiel en Esperanto?
Se vi provas skribi tian ŝercon en Esperanto...
Aŭ eble oni devus diri...
...la lingvistikaj nuancoj ne vin kaptas.
Kia klopodo sen espero!
[redakti] Vidu ankaŭ
|
| Sur malnova mapo: Moskvo - Leningrado - Vodka Maro - Stalingrado - Siberio -Vladivostoko
Perfidantoj de la komunismo: Armenio - Azerbajĝano - Kalmukio - Kartvelio - Litovio - Rusio - Turkmenujo - Uzbekio Gravaj Organoj de soveta sistemo: Komunisma Partio - Kremlo - KGB - Ruĝa Armeo - Gulago Estroj: Lemingo - Stalino - Nikita Ĥruŝĉjov - Leonid Breĵnev - Juri Andropov - Konstantin Ĉernenko - Miĥail Gorbaĉov Ideologoj: Karl Marx - Friedrich Engels - Lev Trockij - Nikolao Marr - Trofim Lisenko - Zamenhof Rilataj aferoj: Komunismo - Malvarma milito - Rusa Revolucio - Pedofilio - Borato |

