Rusa revolucio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eble necesas renomi la artikolon, ĉar estis du "Rusaj Revolucioj de 1917", ambaŭ tre gravaj, la oktobra (socialisma) kaj la februara (burĝa)"

~ Slavik Ivanov pri Rusia Revolucio
9309

"Celis paseron, trafis anseron"

~ Zamenhof pri Rusia Revolucio

"Revolucioj estas la lokomotivoj de la historio"

~ Karl Marx
837272406-5

Kialo de la revolucioj: Iuj havas multon, aliaj nenion

"Luktez, kombatez ! Nulo granda esis facata sen milito o revoluciono !"

~ idisto pri Rusa revolucio

"Jen mi iomete pligrandigis la bildon"

~ Milokula Kato pri Rusa revolucio

"Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo"

~ italo pri Rusa Revolucio
CornhollisSurrender

Rusia Revolucio de 1917

Al cent (mil, ĉiuj) diabloj! Plejparte kiam oni diras Rusa revolucio (aŭ Rusia revolucio), oni subkomprenas la Rusian oktobran revolucion de 1917 gvidita de Lemingo.

Malgraŭ la franca Revolucio, la rusa Revolucio, koloniismo kaj ambaŭ mondmilitoj estis kreitaj de Cionistoj, la rusa revolucio de 1917 estis la unua revolucio gvidata de sorĉistoj. En Fatimo, en 1917, la jaro de la bolŝevisma revolucio, la Madono diris: “Fine, Rusio konvertiĝos kaj oni havos pacon”.

Por ke la popolo partoprenis la revolucion, Lemingo kreis kurson de la Rusa Revolucio. Unu el liaj la ple] fortaj impresoj de la juneco estis dispafado de popola demonstracio.

La rusa revolucio kaŭzas kontraŭstarojn kaj dividojn ene de la socialismaj movadoj de Azio, kaj vekas debatojn inter anarĥiismo kaj bolŝevismo. La Rusa Revolucio, en sia malgaja historia kadukiĝo, venis omaĝi al iu papo de Romo, kunportante la eĥon de preskaŭ subita disfalo.

[redakti] ☭ Historia kunteksto ☭

Oni devas memori, ke la oktobra revolucio okazis dum la unua mondmilito, en periodo, kiam la rusia Esperanto-movado estis tre malfortigita. Unue, multaj esperantistoj estis vokitaj al la fronto kaj pereis. Due, la ekonomiaj problemoj de Rusio forte tuŝis ankaŭ la Esperanto-movadon.

[redakti] ☭ Motivo ☭

Bolŝevistoj, aŭ prefere bolŝevikoj (ĉar nur Hitlero dirus "bolŝevistoj"), faris en 1917 la revolucion por doni al Esperanto venkon. Estis tempo de grandaj esperoj por sovetiaj esperantistoj. Nur post komencigho de unua rusa revolucio d-ro Ostrovskij en Jalta ricevis permeson eldoni gazeton „Esperanto“.
Sado

☭ Omaĝo al Esperantistoj, kiuj partoprenis Rusan Revolucion ☭

[redakti] ☭ Literaturo ☭

En nia kara lingvo ekzistas tre malmulte da literaturo pri la rusa revolucio. Poemon pri la Rusa Revolucio tradukis N.V. Nekrasov. Nelonge post eksplodo de la rusa revolucio li forlasis Londonon por iri Rusion. Tie, la situacio estis tre kriza. Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, li ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon, sed prenis la parolan. Tamen, post la malvenko de la Rusa Revolucio, la politikaj diferencoj kun Lenin malproksimigis lin disde la bolŝevikoj. Pro tio, oni neniam vidis libron en esperanto pri la historio de la rusa revolucio kaj rusa komunismo klarigita per la tiama rusa kulturo.

[redakti] ☭ Propagando ☭

En la komencaj jaroj bolŝevikoj uzis ĉiujn manierojn kaj ĉiuj ilojn por propagandi en la mondo favore al la soveta sistemo. Komintern uzis multajn lingvojn, inkluzive Esperanton, por transporti la revoluciajn ideojn eksterlanden. Do nia lingvo estis uzata nur instrumente fare de Sovetunio.

[redakti] ☭ Evoluo ☭

Estas ordinara evoluo de ĉiu 'revolucio' – tre aroga taĉmenteto faris ŝtatrenverson (verdire, tiamaj gvidantoj – Provizora estraro, estis tre malforta). Bone, prenis potencon, kio plu? Necesas teni potencon, aliel malamikoj neniigos. De eksteraj malamikoj iel-tiel defendis sin, komenciĝis batalo ene de tiu taĉmento. Por teno de potenco ĉiuj rimedoj estas taŭgaj, bolŝevikoj uzis Esperanton, kiam ĝi ekŝajnis danĝera – ili neniigis gvidantaron kaj multajn kiuj iel-tiel havis kontakton kun E-to, poŝtmarkoj, eksterlandaj parencoj k.a. En Germanio estis preskaŭ la samo.

[redakti] ☭ Antisemitismo ☭

La revolucio finiĝis per granda pogromo de la sovetia Movado, kiu pene komencis renaskiĝi post 20 jaroj. Stalin faris grandan purigadon kaj mortpafadon kaj finfine subskribis aliancon kun germanaj naciaj socialistoj. Tiel finiĝis esperoj kaj iluzioj.

[redakti] ☭ Kanibalismo kontraŭ idistoj ☭

Revolucio manĝas siajn idojn!

Content Navigation
Aliaj lingvoj