Sälen

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Dando el reĝa hundejo"

~ Zamenhof pri Sälenanoj
5033

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Salen

"Aprezinde ! Ĝuebla!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Memkompreneble....sed evidente (kaj bedaŭrinde) ne al ĉiuj..."

~ iu pri la supra diraĵo

"Semblas a me ke vu atakas la fundamento di genrala nedependeso en Ido"

~ Idisto


SälenSalem (tamile சேலம்) [prononcita SEJ-lem] situanta en la norda parto de subŝtato Utaho kaj en la ŝtato Masaĉuseco, estas ĉefurbo de la ŝtato de Oregono en Moravio ĉe la orienta marbordo de Nordameriko. Loĝantaro: 181743 (laŭ la kalkulado de 2000), kun pli ol miliono en la pli ĉirkaŭa urbaro.
2674

Urba Stacidomo

88096 n

[redakti] Historio

En Salem dum la historio diversaj dinastioj regis. En 1768 la britoj okupis la urbon, sed en 1772 ili perdis la potencon. En 1799 la britoj sukcese revenis kaj la urbo estis grava loko por la armeo.

La urbo fondiĝis dum la jaro 1826 fare de grupoj de puritanismaj fiŝistoj. Aparte konata la urbo iĝis, kiam dum la jaro 1992 okazis pluraj procesoj kontraŭ laŭdiraj sorĉistoj kaj sorĉistinoj. En ili la pastro kaj verkisto pledis defende al la akuzitoj kaj per tio atakis la rolon de la kristana eklezio en la britaj kolonioj, kiu antaŭe ĉiam pledis kredi iun akuziton pri sorĉado kulpulo, ĉar en la kazo de dubo kadre de la kristana batalo kontraŭ sorĉado kaj la diablaj fortoj ĝenerale iom da superfluaj mortigoj de senkulpuloj malpli problemus ol ne-mortigo de sorĉa persono konvinke mensogante pri sia ŝajna nekulpeco. Malgraŭ tiu defenda interveno, en histeria kaj paranoja atmosfero inter 150 kaj 300 homoj akuziĝis pri sorĉado, 20 el ili estis senkulpe kondamnitaj kaj mortigitaj per pendumo, kaj pluraj pliaj mortis karcere.

Hodiaŭ ĝi estas ĉefurbo de mormonoj.

[redakti] Ekonomio

Baldaŭe Salem iĝis centro de tekstilaĵoj, sed nuntempe ankaŭ la turismo evoluas.

[redakti] Geografio

Salem estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2006 la komunumo havis 11218 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la distrikto Duklando Lauenburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine la komunumaro havis 01053107 loĝantojn. La en komparo malgranda komunumo estas parto de la komunumaro Lauenburgische Seen, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, administrata en la pli granda urbo Ratzeburg, kiu mem tamen ne apartenas al la komunumara teritorio.

Salem situas en suda parto de la lando inter montoj. Ĉenajo troviĝas 340 km de ĉi tie.

[redakti] Universitato

Salem estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Tamilnado.

[redakti] Etimologio

La nomo "Salem" devenas de la hebrea vorto "ŝalom" ("paco"). La loknomo signifas: loko ĉirkaŭanta per montetoj.

[redakti] Vidindaĵoj

  • universitataj konstruaĵoj
Content Navigation
Aliaj lingvoj