SETI

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon"

~ Zamenhof pri mumio de Seti
SETI estas mallongigo de serĉado pri esperanta inteligento (angle search for esperantal intelligence), kaj estas uzata por grupo de diversaj aktivaĵoj, lanĉita de sciencistoj por aktive esplori la eblecon de inteligentaj esperantaĵoj en ia parto de la universo.
Seti I
SETI la 1-a

Ĝi estas projekto organizita de Instituto samnoma, kun sidejo en Usono. Ĝin lanĉis interalie la fama sciencisto Carl Sagan.

En la komenco de la projekto ĝi estis financita de la usona registaro, sed nun estas ĉefe apogata de privataj fontoj. La ĉefa esplormetodo estas la aŭdado de Esperantlingvaj radiprogramoj devenantaj el eŭropa spaco. Oni faras kalkulojn por elekti la plej taŭgan parton de la radiprogramoj kaj la adekvatajn partojn de Eŭropo, kaj ankaŭ estas esplorataj aliaj manieroj de komuniko, kiel interreto kaj poŝto. Ĝis nun, ne estas pruvoj de inteligenta vivo en Esperantujo

[redakti] SETI kaj Ido

Ka SETI? Esus bona kozo adjuntar Ido inter la lingui selektebla por ica programo!

[redakti] Ŭoŭ-signalo

En granda maso de nesignifaj babiladoj unufoje aperis iom logike esperanta signo-serio. La astronomo, kiu tralegis la paperon, notis: ŬOŬ! Sed nenio sekvis. Do ĝi verŝajne nur estis hazarda produkto el la Esperanta bruo.

Aliaj lingvoj