Sabino Aarono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amaso da mono kaj titolo de barono"

~ Zamenhof pri deziroj de Aarono


Sabino Aarono, Patro kaj Lehendakari de la Euska Popolo, estis frato de la tutmonde konata Johano Moseo Ŝlejer, Ĉifalo de la volapukistoj. Dum ilia infaneco ili kunvivis paceme sed post nelonga tempo ili ekdiskutis pri la regado de la popolo. Do, Sabino Aarono kreis la teorion pri naciismo kaj decidis krei propran nacion, la eŭska kiu fakte estis la unua nacio de la mondo. Moseo Ŝ. apartiĝis de lia frato kaŭzante diferencojn inter la komuna gepatra lingvo sed almenaŭ hodiaŭ restas unu granda similaĵo inter ambaŭ lingvoj: la nekomprenebleco.