Saladino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1329809368658.png
"Kitab al burkha al jihad haraam.
Kitab al jabr ul dar-es-salaam.
(Religio kondukas al milito en spaco.
Matematiko kondukas al paco.)"

~ Saladino

"Votu, votu por islamanoj, islamemuloj kaj islamistoj. Kaj poste vidu, kio okazas al vi"

~ Milokula Kato pri Saladino
Kvankam Saladino estis liberalulo,
li kelkfoje praktikis mortpunon.

"Tre bona artikolo"

~ leganto

Saladino (arabe صلاح الدين يوسف بن أيوب) estis la unua kurda prezidento de Egiptio kaj Sirio, kaj notinda praulo de Barack Obama.

[redakti] Kontribuoj al kuirarto

Kio do signifas la nomo? Ĉu "ina salato"? Bedaŭrinde ne. Ĝi nur estas mallongigo de "salita dinosaŭro". Dum vojaĝis, li ofte portis dinosaŭraĵo konservita per salo.

Laŭ la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso, li ankaŭ inventis la salamion.

[redakti] Konkeroj kaj kontraktoj

Li prenis Jerusalemon el la kristanoj en 1187, ĉar li ne komprenis, ke ĝi estas la eterna ĉefurbo de Israelo.

La tria krucmilito finis per kontrakto inter Saladino kaj Rikardo la Leonkora. Laŭ la kontrakto, Saladino konservis Jerusalemon, kaj Rikardo konservis sian propran haŭton.

La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Saladino.
Aliaj lingvoj
wikia