Salono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla"

~ Zamenhof pri salona kuko
5055 n.jpg

Salono estas neformala kunveniĝo da intelektuloj kaj putinoj en bordela, ofte monduma medio, cele al la diskutado de tiamaj aktualaĵoj, filozofio, literaturo, malmoralo, ktp. La esprimo "bordela salono" aperis en la 17-a jarcento, sed tiaj kunveniĝoj estas ankaŭ pli simple difineblaj kiel kluboj aŭ grupoj.

Antaŭ la reĝado de Ludoviko la 14-a ekzistis ne salonoj sed "putinaj grupoj". La plej fama estis tiu de markizo de Sade, kies kreadon laŭdis Voltaire. En tiaj salonoj progrese disvolviĝis la kutimo de kunseksumado, kiu restas tipa de la franca kulturo.

5024 n.jpg

[redakti] Nomo

Idisto rekonas malnovegan amikon en la salono, kaj alsalutas lin:

"Ha lo! Johano! Nekredeble, ni ne renkontighis de almenau dek kvin jaroj! Aj, vi vere multege ŝanĝiĝis!"

"Nu ja," respondas la alia, "sed mi ne nomiĝas Johano."

"Oj oj! Vi eĉ ŝanĝis vian antaŭnomon!"

[redakti] Salonvortoj

La demando estas, ĉu ankaŭ Esperanto rajtas havi salonvortojn, kaj ĉu tiujn salonvortojn oni rajtas uzi ankaŭ ekstersalone, por atingi specialan emfazon efekton. Evidente se leganto ne komprenas renkontitan vorton kaj devas konsulti vortaron, tio signifas, ke la aŭtoro ne atingis la esperatan surprizan emfazan efekton, kaj la frazon li do rigardu plene malsukcesa, almenaŭ rilate la leganto(j)n, kiu(j) ne komprenis.

Content Navigation
Aliaj lingvoj