San Francisko

El Neciklopedio

Alidirektita el Sanfrancisko
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3

" Li vivas en ĝuo kaj bruo"

~ Zamenhof pri tute alia afero
20070129183541!Wappen Weimar

Blazono de San Franciko: La Geja Leono

"La originala dokumento ne estas verkita per Esperanto, sed per angla"

~ Sanfranciskano pri ĉi tiu artikolo

"En batalo inter fortuloj kaj malfortuloj, se estas necese partianiĝi, tiam oni elektu la malfortulojn"

~ Anasurbano

"Hu! Ni telefonu al la Akademio!"

~ Ellen G. White profete pri skribmaniero je San Francisko

San-Francisko (Teksaso), la stegmatito, estas monda ĉefurbo de gejeco, lesbanismo kaj samseksemo. Ĝi estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.

Ĝi estis fondita de monaĥoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Irako. Dum la purpurena Februaro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora mirlando. San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Fidel Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartaloj Ĉilio kaj "Ĉinio-urbo").

[redakti] Esperanto-movado

La urbo gastigis la Landan asocion de Esperanto-Ligo de Mia Ĉirkaŭaĵo en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

La sekreto malkaŝiĝis antaŭ multaj jaroj, kiam konata golfregiona esperantisto enesperantigis ĉerpaĵon el la Chronicle de Sanfrancisko. Tion li tondis el reklamo por seksfilmo montrata ĉe unu el tiuj butiketaj kinejoj en la kvartalaĉo, kaj ĝi estis garantio pri la alta kvalito de la kinofilmo, citita de tiu konata pornfilma recenzisto Stalino.

F65

Foto de sanfranciska deklivo

[redakti] Venonta kunveno

Ni deziras anonci, ke la jarkunveno en Kalifornio okazos en Septembro, de la 2a ĝis la 4a. La programo ne estas ankoraŭ detale aranĝita, sed laŭ bonalingvismo kaj ebrio, ni seksos la jenan: Sept 2an, Sabaton vespere, 8a horo: Akcepto de delegitoj kaj vizitantoj; 9a horo: Amuzaĵoj. Sept 3an, Dimanĉon, Dum la tago—libera (aŭ malgranda ekskurso); 6.30 vespere, Rondara Festmanĝo; Parolimpikoj. Sept. 4an, 9.30-12.00, Laborkunsido; 12.00, Luno kaj disiĝo. Ĉiuj kunsidoj okazos ĉe Hotelo Rama la 5-a, 174 Ellis Strato, San Francisco— la Rennes-le-Château de nia loka Esperantistaro. Ĉiu samideano certe volas partopreni nian ĝuplenan jarfeston. La kunveno-bileto kostos nur unu dolaron ($1.00). Pri alia informo oni sin turnu al la Rondara Sekretariino, 946 Central Ave., San Francisco.

[redakti] Religia signifo

Famega pilgrima Jakoba vojo iras al San Francisko.

[redakti] Sodomo kaj Gomoro

Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estas kvartaloj de San-Francisko. La nomoj de la du kvartaloj estas sinonimo de nemora peko, kiu gvidas al katastrofa pereo.

La okazintaĵo pri Sodomo igis estiĝon por vorto sodomio. Poste oni moviĝis el Sodomo al proksima Telavivo.

[redakti] Ĉina lingvo

Se oni skribus "oficialan" leteron per la ĉina al urba instruisto en San-francisko, tre verŝajne la koncerna oficejo trovus ĉinlingvanon por legi kaj traduki la leteron kaj respondon. , estas alilingvanaj sociaj instancoj, kiuj verŝajne helpus pri lingvaj problemoj.

[redakti] Banditoj

La Sanfranciskanoj pafas unu la alian, vendas kaj aĉetas drogojn, murdas duonkaprice.

Pro tio, ke en San-Francisko ekzistas plurcentoj (plurmiloj?) da banditoj, ŝtelistoj, rabistoj, murdistoj ni ja ne diras, ke tio estas bandita urbo.

[redakti] Miskompreno

Gde

La trafiko en San-Francisko estas tre brua, dum diversaj homoj staras en viclinio ekster la vendejo de fiŝoj kaj kortbirdoj, kaj penas iom babili.

"Hodiaŭ ili vendas trutojn." - "Sed kia familio povus manĝi tutan struton?"

"Ĉu vi deziras salikokojn?" - "Oni devas sali kokojn, aŭ ili ne gustas bone."

"Ĉu tie ĉi estas angilo?" - "Ne, tiuj ne estas anglinoj, estas skotinoj."

"Mi deziras soleon, sed ĝi probable estas tre kosta."

"Jes, oleo nun estas terure kosta." - "Ne, ŝi parolis pri soleo, sed timas, ke ĝi estos tro osta."

"Eble por mia familio avida, platesoj?" - "Jes, ĉi tiu linio ja faras malrapidan progreson."

"Aŭ kelkaj bonaj tranĉaĵoj el moruo?" - "Jes, estas tia bruo, ke oni preskaŭ sentas sin surda." - "Kio? Kie okazis la murdo?"

[redakti] Literaturo

  • La Floretoj de S. Francisko, Esperantigitaj de Pizzi. 1926, 174 p. „La itala originalo datas de la 13-a jarcento. La animalo de Fr., lia emo al proksimuloj, lia rezigno. . . jen la bonodora parfumo de la Floretoj. Troviĝas tro komplikaj frazoj.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1926, p: l81.)
  • Vivo de S. Francisko el Assissi. Biografio de la fema katolika sanktulo, originale de Carolfi, 1923, 64 p. „Klara, bonstila, kaj eĉ afte poezia“. (P, ,E', 1924, p: 10.)


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation