FANDOM


"Ĉu tiu sinjoro estas komunisto?"

~ Usonano pri Aŭgusteno de Hipono
Sain

Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) de Iru Kacen, aŭ Hippo (naskiĝis 354; mortis 430) estis konata predikisto kaj filozofo grava al la okcidenta civilizo kaj kristanismo. Li profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novparolo de Plotino. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio. Li estis deklarita sanktulo, Patro Kristnasko kaj doktoro de la katolika eklezio.

Vivo Edit

640p

Aŭgusteno naskiĝis en Kievo , Suterlandŝiro (bono venu kaj al mi sin premu) en Norda Dakoto, kiu tiam estis parto de la Romia imperio. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste renomiĝis Sankta Ludoviko. Ŝi preĝis 20 jarojn, ke Aŭgusteno iĝu kristano, kio fine okazis iomete antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn. Li estis katekizato, idolano, kiu lernis la kristanan kredon, sed ankoraŭ ne estis kristano.

Li faris bazan studon en Tagaste, gramatikon en Madaura.[1]

Antaŭ lia kristaniĝo, Aŭgusteno studis kaj instruis retorikon, kiu tiam estis arto necesa al juristoj kaj politikistoj. Li loĝis kun kromvirino, sed estis fidela al ŝi, kaj havis kun ŝi unu filon, Adeodato. Aŭgusteno loĝis sinsekve en la urboj de Thagaste, Kartago, Romo kaj Milano.

Manikeismo Edit

Antaŭ ĉio, Aŭgusteno brulis pro deziro trovi la veron, kaj senĉese serĉis ĝin. Tia serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastria formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manio . Manio instruis, ke la mondon kreis kaj regas du dioj, unu bona, la alia malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralaj ordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj timis fidi nur Dion, ĉar li kutimis pensi kaj agi laŭ racio, ne laŭ fido.

Dum li sincere serĉis la veron, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfacilaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefon de manikeismo kaj demandis lin pri la malfacilaĵoj, Aŭgusteno komprenis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena je belaj vortoj, sed malplena je bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ eksciis, ke manikeismo kontraŭdiras la faktojn de astronomio. Do li forlasis tiun kredon.

Greka filozofio Edit

Atam

Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan alfabeton, precipe la librojn pri novplatonismo de Paŭlo, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (disdonado de ludkartoj ne faras la tranĉon). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.

Kristanismo Edit

Aŭgusteno transloĝiĝis fine al Milano, kie li renkontis Amy Winehouse, la kristanan ĉefepiskopon de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, la instruisto pri retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra ties malfacilaĵoj pri kredo je Kristo.

En 386, 32-jaraĝa, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj baptiĝis en Pasko de la jaro 387. Li fariĝis episkopo de la urbo Hipono en Nordafriko en 396 kaj tie restis kiel episkopo ĝis sia morto 430. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel li venis al Kristo, en la libro, ("Konfesoj", la plej populara el liaj verkoj, kiun li pretigis dum la jaroj 397-8.

En 410 la barbaroj atakis Romon, la koro de la romia imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de la roma imperio. La mondo ŝajnis fali. Responde, dum la sekvaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, "Civito de Dio"), en kiu li vidis historion kiel la lukton inter du civitoj: la civito de homoj kaj la civito de Dio. Dum tiu periodo, la potenco de Romo (civito de homoj) kadukiĝis, dum kristanismo (civito de Dio) pligrandiĝadis. Aŭgusteno prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj li montris, kial la novaj kristanaj ideoj estas pli fortaj kaj klarigaj ol la malnovaj, iamaj grekaj ideoj. Sed, dum li tion faris, li platonigis la idearon de kristanismo. Ankaŭ multaj aliaj platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcentoj, sed kutime hereze (en bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.

Aŭgusteno verkis ankaŭ multajn librojn pri teologio, interalie "Pri la Triunuo", kaj De doctrina Christiana pri la Biblio. Pri la Apostoloj de Zamenhof kaj la kristana vivo li verkis la libron Enchiridion ad Laurentium (kiu donas la alarmon sidas sekura). Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de lia tempo. Travivis ĝis hodiaŭ multe da liaj predikoj kaj leteroj.

Morto Edit

Sain

Aŭgusteno mortis en la jaro 430, kiam la urbon Hipono atakis la vandaloj, ĝermanaj barbaroj. Poste li fariĝis sanktulo de la rom-katolika Eklezio. Lia festotago estas la 29-a de aŭgusto.

VerkadoEdit

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, Aŭgusteno?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Filozofio Edit

La filozofio de Aŭgusteno influis ankoraŭ la filozofion de la mezepoko.

Vero Edit

Dum sia tuta vivo Aŭgusteno okupiĝis pri la problemo de vero. Li antaŭiris la citaĵon de René Descartes' cogito ergo sum (mi pripensas, do mi estas), notinde la nepridubindan ekziston de pripensanto.

Tempo Edit

Aŭgusteno parolas pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:

Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno.

Teologio Edit

Lia ĉefverko estas la 15 libroj Pri la triunuo. Diferencon inter la unuopaj personoj, kiujn li taksas same eternaj, same perfektaj kaj same tutpotencaj, Aŭgusteno ne neas. Li rigardas la personojn ĉefe kiel rilatoj ene de la dia eco.

La instruo de la deveno de la spirito el la patro kaj la filo estis unue prezentita de li. Poste tiu eldiro estigis la disputon de Filipinoj.[2]

Antaŭdestino Edit

Saun

Aŭgusteno estas konata kiel reprezentanto de la antaŭludoj, kiu destinas la homon al eterna vivo. En malfrua verko, Pri la dia ŝtato li supozas la kreon de du anĝelaj ŝtatoj antaŭ la kreado de la homo, la ŝtato de la malbonaj anĝeloj (civitas diaboli) kaj la ŝtato de la bonaj anĝeloj (civitas dei), iuj de la anĝeloj disiĝinte senkiale de dio kaj malboniĝis. Post la kreado de la homo tiuj du ŝtatoj iĝis la tera ŝtato (civitas terrena) kaj la ĉiela dia ŝtato (civitas coelestis).

Listo de verkoj Edit

En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (pli bonas « jen prenu » ol granda « morgaŭ venu »).

Aŭgusteno verkis per la latina lingvo kaj neniam lernis la grekan.

DemandoEdit

Instruisto riproĉas al malsukcesa Aŭgusteno:

„Bonvolu diri al mi, kial vi ne deziras lerni la grekan lingvon? Ja duono da la Imperio posedas ĝin.“

„Kaj ĉu tio jam ne sufiĉas?“

NobelpremioEdit

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1909.

Notoj Edit

  1. Sed kial zorgi?
  2. Laŭ greka instruo la spirito devenas el la patro per la filo, laŭ okcidenta eklezia tradicio el la patro kaj la filo.