Biblio

El Neciklopedio

(Alidirektita el Sankta Biblio)
Iri al: navigado, serĉi

"Esti en granda embaraso"

~ Zamenhof pri SB

"Aŭ festene, aŭ malplene"

~ denove Zamenhof
4634 o

Ofta Biblia sceno

"Mia sinteno estas io tute eksterbiblia"

~ Usonano pri Biblio

"Pardonez, se me aspektas poke quaze pedanto, ma Biblio esas Esperantal vorto"

~ idisto pri Biblio

"Inter ĉiuj miaj konatoj hispanaj, nur ateistoj legis la Biblion"

~ Tonjo del Barrio pri Biblio

"La Kristanoj neniam kredis ke la Biblio estas ĉieldevena"

~ Pierre Pastedechouan pri Biblio
72baghy

Redaktado de la Biblio

"Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?"

~ hispano

"Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro."

~ Biblio pri si mem
La Sankta Biblio (SB) estas franda libro, kiu enhavas la laŭliteran rivelitan veron pri preskaŭ ĉiom. Nuntempa materialisma scienco estas parodio de la biblia scienco de kreado, ĝuste same kiel la atisma kaj ateisma Vikipedio estas parodio de nia laŭ-fundamenta Neciklopedio.
Gutenberg Bible

La Biblio estas arbitra kunmetaĵo de infanaĵoj kaj mitoj, kies devenoj estas apenaŭ konataj. Ĝia celo estas rakonti tute ŝerce pri la kreado de la homo kaj lia/ŝia celo. Ĝi estis verkita kaj por infanoj kaj por ridindaj homoj kiuj sporade legas ĝin. Kvankam ĝi estas pli malnova kaj pli fantazia ol aliaj infanlibroj, aliaj pli populariĝas, kiaj ekzemple Harry Potter kaj "La Majstro de la lingvoj". Ĝi estas unu el la libroj plej tradukataj al multaj lingvoj kaj lingvaĉoj kiaj iu nomata Esperanto por ke kelkaj maljunuloj legu ĝin en tiu kodo. En la biblio legeblas mitoj de famaj legendaj heroj: Beaufront Iskarioto, Klara Silbernik, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Freneza Szilaghy, Ivo Arimatea, KaBe Pilato kaj multaj aliaj viroj (tiu ĉi libro diskriminacias virinojn, apenaŭ iŝi aperas en la rakontoj).

La biblio estas fakte iom nekomprenebla libro. Tamen ĝiaj opinioj menciitaj perceptiĝas sufiĉe akre. Biblio estas parto de Tora, sed Torao estas parto de Biblio. Por katolikoj, biblio estas nur pato de la kredo.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Vorto de Dio

Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio? Nia respondo al tiu demando ne sole difinos nian rigardon al la Biblio kaj ĝia graveco por niaj vivoj, sed finfine ĝi ankaŭ eterne influegos nin. Se la Biblio vere estas la Vorto de Dio, ni devas ami ĝin, studi ĝin, obei ĝin kaj plene fidi ĝin. Se la Biblio estas la Vorto de Dio, malatenti ĝin estas malatenti Dion mem.

Estas kaj internaj kaj eksteraj indikaĵoj, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio. La internaj indikaĵoj estas tio en la Biblio, kio atestas ĝian Dian devenon. Unu el la unue videblaj indikaĵoj internaj, ke la Biblio estas vere la Vorto de Dio, estas ĝia unueco. Kvankam ĝi vere konsistas el sesdek ses (pli aŭ malpli laŭ malsamaj opinioj) memstaraj libroj, skribitaj en tri mondpartoj, en tri apartaj lingvoj, dum periodo de ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, de pli ol kvardek aŭtoroj, kiuj venis el multaj situacioj, la Biblio restas kiel unu unuiĝinta libro, de la komenco ĝis la fino, sen kontraŭdiro. Tia unueco staras aparte de ĉiuj aliaj libroj, kaj estas indikaĵo de la Dia deveno de la vortoj, kiujn Dio igis homojn skribi.

[redakti] Sensensaĵoj

En la Biblio estas tro da sciencaj eraroj. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la konceptoj tute nesciencaj, de la antikva Oriento. La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. ktp.

A29 o

Tiajn fantaziajn aferojn oni ne trovas en Biblio!

[redakti] Katolikoj kaj protestantoj

285

Laŭ la teologo Pierre Pastedechouan, la protestantoj ofte skandaliĝas pro la fakto ke dum multaj jarcentoj la papistoj "malpermesis" la rektan legadon de la Biblio. Sed oni povas iele pozitive interpreti tiun katolikan "malpermeson" kiel emon ne vidi la tekstojn fetiŝeme, male al la preskaŭ bibliomancio al kiu kondukis iu koncepto de la "libera ekzameno". Katolikismo instigis al la legado de la Biblio precize kiam (komenco de la 20a jarcento) ekhavebliĝis Biblioj kun longaj paĝpiedaj notoj bazitaj sur la evoluado de la scienca ekzegezo.

[redakti] Tradukaĵoj

Estas neniu vera tradukaĵo de la Sankta Biblio. Kiel oni povus traduki la laŭliterajn vortojn de Dio? La veraj kredantoj legas la Biblion nur en la devena Esperanto.

[redakti] Falsaĵoj

Ni neniam devas preni biblion kiel vorto de Dio ĉar biblio estis falsiita por Konstatino kaj ĝi estis refalsiita en la konsilo de Niseja, post tio multa sektoj kaj religioj falsigis biblion kaj adaptisĝin laŭ siaj sektaj; kelkaj biblioj eldonitaj de idistoj, ekzemple, diras ke Dio kondamnas Esperanton!

[redakti] Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj

Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj estas asocio, kies sidejo troviĝas en Kigalo, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kicukiro. Tiu asocio estas tre nova kaj havas noblajn celojn: protekti la Biblion kontraŭ aldonaĵoj aŭ subtrahaĵoj. Ĝi celas unuigi la Biblion kaj gardi ties skribojn originalaj kaj aŭtentaj.

Ĉiuj membroj konscias ke necesas koni multajn lingvojn por scii la origanalajn tekstojn de la Biblio. Estus malfacile kaj eĉ neeble elmontri tradukerarojn en la Biblio sen sufiĉa kono pri lingvoj. Ili trovis ke la kono de esperanto estas ankaŭ grava por ili.

[redakti] Uzo en edukado

Kopioj de la Biblio kutime estas fizike grandaj kaj pezaj. Ili taŭgas ne nur por legi, sed ankaŭ por bati al petolaj personoj la pugon.

Estulumo

[redakti] Kaptilo

Instruisto de religio diras:
— Hodiaŭ ni parolos pri mensogo. Kiu el vi legis 79an predikon de la sankta Mateo?
Preskaŭ ĉiuj lernantoj levis la manojn.
— Jen vi vidas! La 79a prediko de la sankta Mateo tute ne ekzistas.

[redakti] Teologia diskutado

En vagono fama verkistino diskutis kun protestantisma pastro pri Biblio. Fine la pastro diris: “Kiel ajn estas la demando,vi devas konfesi, ke la dio kreis viron pli frue ol virinon.”

“Mi ne malsamopinias kun vi. Mi ja faras verkadon ĝuste per tiu metodo. Kiam mi volas eldoni libron, mi ĉiam faras unue manuskripton, post tio mi poluras foje refoje kaj tial la manuskripto ĉiam naskiĝas pli frue ol la libro,” respondis la verkistino.

[redakti] Literatura kvalito

Fantasto

[redakti] Elektitoj

4823 o

Tiu libro temas pri tio, ke la marsanoj influis la eventojn en la religio pere de elektitaj personoj. Ekz. tia estas Ŝimŝon , kiu havis superhoman fortegon. Por ilia koncipiĝo helpis la delegitoj de ekstertera socio. Ankaŭ Samuel estis tia persono.

Dum la militoj por preni teritorion la ĉefestro de la Izraelidoj estis Samuel. Kiam li maljuniĝis, liaj filoj juĝis. Ĉie regnis la korupcio. Kiam la homoj jam estis tre malkontentaj pro tio, ili volis reĝon. Por Samuel ne plaĉis tiu volo, sed obeeme al la ordono de siaj eksterteraj interligantoj, li startigis la konspiran agadon de la reĝoelektado. Saul fariĝis la unua reĝo de la Izraelidoj en tre interesa kaj stranga cirkonstancoj.

Sed la menso de la reĝo post iom da tempo komencis demenciĝi, kaj lia regado pli kaj pli fariĝis neelkalkulebla. Tial la marsanoj serĉis alian kandidaton por la posteno reganta -- Davido-on. Kun tio komenciĝis la batalo por la trono, kio finiĝis, kiam Saul mortis en sekreta cirkonstanco.

Ankaŭ pri alia grava persono Elija, oni povas legi poste. Ni ne scias, de kie li alvenis. Nur tio estas certa -- li nur duone estis surtera homo. Li tiam estis "aplikata", kiam la Izraelidoj deturnis sin de la "Eternulo" kaj komencis sekvi alian "Dion". Elija kun "miraklofaroj", kies fono ankaŭ nun jam multfoje estis la misiistoj per ilia superteknologio, likvidis la sekvantojn kaj profetojn de la "nova Dio". Post lia misio alvenis veturilo el la "ĉielo", kio forportis lin.

[redakti] Ĉefaj partoj de la Biblio

[redakti] La Hebrea Biblio

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) valoras kiel speco de vivprotokolo, notita tra la okuloj de profetoj, de la etno "hebreoj", malfacile kunvivinta inter grandaj civilizoj (babilona, egipta...). Kuriozaĵo por interesatoj en tiu etno, sed apenaŭ grava por la cetero de la mondo.

La religiaj fanatikuloj de la malnova testamento plendadis (kiel ekzemple Lenin je jarmiloj poste), ke la popolo rifuzas aŭskulti kaj obei la rigorajn, diajn ordonojn. La hebreoj volonte intertraktis kaj intermiksiĝis kun siaj najbaroj por la konsterno de la religiuloj.

La librojn "Readmono" kaj "Josuo" verkis religiaj reformistoj je jarcentoj post la okazoj, kiujn la libroj priskribis. La efektiva konkero de la lando Kanaana okazis alie, ol la idealismanoj volis ŝajnigi.

[redakti] La Leĝo

La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La Grekoj nomis la kvin librojn la "Pentateŭĥos" (Pentateŭko), kaj modernaj Judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio—la Tanaĥo kaj la Talmudo).

[redakti] La Profetoj

La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

[redakti] La Skriboj

Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La bildo de despoto estas speciale klara en la libro de Ijob. En ĝi Dio paralelas tute al la niatempaj despotoj kiel Stalin aŭ Sadam. Dio kontente parolas kun sia sekurecĉefo Satano pri sia sampartiano Ijob, al kies fideleco li ĉiam povas fidi kaj al kiu li donis grandan feŭdon kiel favoron.

La sekurecĉefo suspektas, ke Ijob fakte estas nur oportunismano, kiu perfidus Dion subite, se tio laŭ lia kalkulo profitigus lin. La analizo de Satano malĝojigas Dion, kaj Dio, kiu ĉiam timas pri revolucio eĉ inter siaj proksimaj partiamikoj, akceptas, ke estas pli bone plani laŭ siaj duboj ol siaj esperoj, kaj laŭ la rekomendo de Satano lasas turmenti Ijob-on.

La subuloj de despoto ofte kredas, ke la despoto mem estas bona, sed ili malamas la sekurecĉefon, kiu teroras ilin ŝajne laŭ siaj kapricoj. Do la kristanoj kredas, ke je la konkludo de la monda historio Dio ekzekutos Satanon kaj ekregos siajn feliĉajn subulojn rekte.

[redakti] La dua-kanonaj libroj kaj apokrifoj

kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj.

Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

[redakti] Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)

  1. La 4 Evangelioj
    Priskribas la instruon, vivon, krucumadon kaj releviĝon de Jesuo Kristo, kiu laŭ kristanoj, estas la atendita mesio de la profetoj de la juda biblio.
  2. La Agoj de la Apostoloj
    Historio de la fruaj jaroj de la eklezio, kiam Kristanismo estis disvastigata al la orienta Mediteraneo.
  3. La 14 Epistoloj de Paŭlo
  4. La 7 Epistoloj Ĝeneralaj
    Leteroj aŭ leterformaj traktatoj de la apostolo Paŭlo kaj de aliaj aŭtoroj al la fruaj kristanaj eklezioj.
  5. La Apokalipso de Johano
    Priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la Tagon de Juĝo kaj la fondon de la nova mondo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Sankta Biblio

Atentu! Bedaŭrinde, tiu ĉi reta teksto uzas la iksan sistemon, kiu estas kaj neoficiala kaj kontraŭ-fundamenta. Eble la verko de la malamiko, kiu inter la tritiko semas lolon (Mateo 13 verso 25)...

La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri la Biblio.