Fundamento de Esperanto
El Neciklopedio
"Antaŭparolo liberiĝas de postparolo"
~ Zamenhof
"Tio estas tre grava dokumento, kaj nun estas Esperantigita"
~ Cindy McKee pri Fundamento
"Ĝi estas nia Deksesalogo"
~ João José dos Santos pri Fundamento
"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"
~ William Shatner pri alia afero
"Fundamento estas tia simpatia libro, vi ne devus esti kontraŭ ĝi"
~ Akademio de Esperanto pri Fundamento
"Kiel mi povis forgesi, ke "Fundamento" en la araba ĝuste signifas "Al-Kaida"..!"
~ iu
"Me kredas ke Esperantisti ne amas la “netushebleso di la Fundamento” ed admiras Ido!"
~ idisto pri Fundamento
Por Esperantistoj, tre gravas la Fundamento de Esperanto. La esprimo estas facile komprenebla...
La "Fundamento" estas la parto de io, kiu subtenas ĉiujn aliajn partojn.
"Doktoro Esperanto" estas alia nomo, kiun uzis Zamenhof.
La esprimo "Fundamento de Esperanto" do signifas tiun parton de la korpo, per kiu sidis Sankta Zamen, dum li skribis pri la lingvo Esperanto.
Fundamento de Esperanto ankaŭ estas konata kiel Biblio de la sekto de la esperantistoj de la modernaj tagoj.
Enhavo |
[redakti] Neŝanĝebleco
- En kio konsistas la diferenco inter Esperanto kaj virgulino?
- Esperanto ĉiam restos Esperanto!
[redakti] Kredo
Ni kredas ... ke la libroj ke formas la Fundamento estas la plena, vorte inspirata Vorto de Dio, sen eraro kaj korekta en la originala manuskripto, kaj la gvidanta kaj fina aŭtoritato en aferoj de kredaĵo, fido kaj ĉiutaga vivo.
[redakti] Saĝeco
Ekzistas leĝo, ke ĉiu movado degradiĝas. En ĉiu movado kun paso de tempo aperas pli kaj pli da malsaĝuloj, ili komencas batalon kontraŭ fidelaj saĝuloj kaj finfine plene perversas la originajn idealojn.
Zamenhof sciis tion, kaj tial testamentis al ni Fundamenton. Ni devas gardi Fundamenton kiel pupilon de nia okulo, ĉar ĝi estas sola defendo de Esperanto kontraŭ malsaĝuloj.
[redakti] Teologia vidpunkto
Jesuo diris: 'Mi laŭdas vin Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar vi kaŝis tiujn aferojn for de saĝuloj kaj prudentuloj kaj ilin malkaŝis al simpluloj', sekve memoru ke la tuta Fundamento, NE estas teksto por lingvosciencistoj kaj por geniaj profesiaj interpretistoj, kapablaj malkovri kaŝegitajn aferojn inter la linioj de la teksto... La Fundamento
- "devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco";
Sekve ĝia interpretado ne devas esti elĉerbumado malprobabla, "pindara", fantazia, genia, sed laŭeble (kiam eble) simpla kaj klara.
[redakti] El Biblio
En Genezo (1:9-12) estas rakontita la apero de la Fundamento de Esperanto:
- 9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj farighis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon lau sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj daŭre:
- 28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi chiujn regulojn de la Fundamento. Ghi estu por vi sanktajho. Kaj farighis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis chion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ghi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
ili ja havas artikolon pri la Fundamento de Esperanto.
