FANDOM


267s

"Virino bonorda estas muta kaj surda."

~ Sankta Ludoviko

Sankta Ludoviko Zamenhof (barbarlingve Saint Louis Zamenhof) estas la dua plej granda urbo (post Kansasurbo) en la usona ŝtato Misurio, situanta apud la kunfluo de la riveroj Misisipo kaj Misuro. Laŭ taksoj de la Usona Censa Buroo, 343 279 homoj loĝas en Sankta Ludoviko mem (takso de 2004: la 52-a plej granda urbo en Usono), kaj 2 735 927 homoj loĝas en la aglomera regiono de Sankta Ludoviko (takso de 2003: la 18-a plej granda en Usono). La neformala nomo estas "Gateway City" (esperante, "Propedeŭtikurbo").

Sankta Ludoviko en 1904 gastigis Olimpiajn Ludojn.

En Sankta Ludoviko estas aktiva volapukista klubo ekde la praa tempo. En 2009 la urbo gastigos (la tempo estas ciklo) la jarkongreson de Esperanto-USA.

VidindaĵojEdit

Nenio en Sankta Ludoviko indas vidon. Fakte la urbo ne indas viziton.

Famaj loĝantojEdit

Famaj krimojEdit

En Sankta Ludoviko mortis hungara-usona matematikisto János Záborszky.