Sankta Petro
El Neciklopedio
"Pli bonas fiŝo el haveno, ol revo pri sireno."
~ Sankta Petro
Enhavo |
[redakti] Notindaj atingoj
Laŭ la Sankta Biblio li kutime fiŝkaptis senveste. Unufoje, li ekvidis sian amikon Jesuo sur la marbordo. Petro tiam plonĝis en la akvon, kaj inventis nudan naĝadon (Johano 21:7).
Post jaroj, li havis sonĝon, dum kiu li vidis multajn specojn de bestoj. Li aŭdis voĉon, kiu diris: "Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu." (Agoj 10:12-13) Li vekiĝis, kaj inventis nudan ĉasadon.
[redakti] Malpli notindaj atingoj
Laŭ kritikistoj de Petro, li ankaŭ inventis katolikismon.
[redakti] Ĉu li havis tentaklojn?
Laŭ kelkaj historiistoj (ekz Abdul Alhazred kaj Charles Dexter Ward), Petro estis duon-polpo, kaj ofte manĝis naĝistojn. Li plonĝis en la akvon por ke Jesuo ne vidu la tentaklojn. Jesuo tamen lernis la sekreton, kaj pro tio nomis Petron la "kaptisto de homoj".
[redakti] Ĉu vendis tabakon?
Laŭ alia historiistoj (ekz Dan Brown), la esprimo "kaptisto de homoj" temas pri la fakto, ke Petro vendis ne nur fiŝojn, sed ankaŭ tabakon. Certas almenaŭ tio, ke Petro verkis poemojn pri fumado, ekz.
- Mi kaptas la fiŝojn
- per hoko kaj reto.
- Nur homoj hokiĝas
- per la cigaredo.
[redakti] Sankta Petro kaj Lenino
Lenino iras al paradizo. Li alvenis al la ĉiela pordo kie Sankta Petro kutime prenas la animojn per la haroj. Kiel ni scias Lenin estis senhara. Sankta Petro grumblas al la animoj kiuj atendas laŭvice: Kiom foje mi jam klarigis al vi ke vi devas prezentiĝi per la kapo kaj ne per la postaĵo? :o)
[redakti] Aŭtomobile
Tri viroj vojaĝas per aŭtomobilo, ili karambolas, ili ĉiuj tri mortas. En la ĉielo Sankta Petro akceptas ilin demandante:
- -- Antaŭ ol ni decidos pri via sorto, diru, kion vi deziras, kion diru la homoj pri vi ĉe la entombigo?
- -- Mi deziras, ke la homoj diru: li estis bona edzo, bona patro, bona kuracisto -- tiel respondas la unua viro.
- -- Mi volas, ke ili diru: li estis bona edzo, bona patro, bona instruisto -- tiel la dua.
Respondas la tria:
- -- Kaj al mi tre plaĉus, se ili dirus: "Vidu, li moviĝis!"
[redakti] Alie
Sinjorino revekiĝinte el anestezo, sin turnas al blanke vestita sinjoro, kiu ridetas al ŝi:
- - Doktoro, kiel iris la operacio?
- - Verdire mi ne estas doktoro, mi estas Sankta Petro.
