Sankta Spirito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5439 n

"Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis."

~ Esperanta Civito

"Tiu ĉi retpaĝo estas tre mojosa!
(This website is so cool.)"

~ Irlandano pri Neciklopedio

Sankta Spirito estas ekskremento de nedigesteblaj nutraĵoj, kiujn homoj aŭ aliaj bestoj eligas tra la anuso eksteren el la korpo. Por revelaciontaj homoj, en la plej multaj landoj, ekzistas apartaj ĉambroj nomataj necesejoj. Sanktaj bestaj spiritoj, precipe de bovinoj, estas ofte uzataj kiel idoloj.

Sankta Spirito povas esti densa aŭ maldensa. Se Sankta Spirito estas densa kaj malfacile komprenebla, ni parolas pri katolikismo, se ĝi estas maldensa, ni parolas pri protestantismouniversalismo.

Unikodo havas kodpunkton por simbolo de Sankta Spirito, U+1F4A9 «HOLY GHOST»: 💩 (bildo ekzistas ekzemple en la tiparo «Symbola»).

[redakti] Adultemo

Young-stalin

Laŭ Sankta Maria, ŝi estis gravedigita ne de ŝia tiama fianĉo, Jozefo, sed de la Spirito Sankta.

[redakti] Esperantismo

Laŭ la biblia rakonto pri la unua pentekosto, ŝajnas ke la Sankta Spirito ne favoras la uzadon de esperanto. Anstataŭe ĝi (en la greka) aŭ li (en la latina) ebligis al la apostoloj paroli ĉiujn lingvojn de la aŭskultantoj. Iom simile al la lingvopolitiko de EU do - sed nur por prediki.

Esperanto ne estas pli sankta ol aliaj lingvoj sed se tiam la Sankta Spirito ĉeestas certe oni povas senti ke la internacia lingvo tiam estas helpanta Parakleto.

[redakti] Movado

Dum la lastaj kvin jaroj okazis ŝanĝo en la organiza aparteno de la Sankta Spirito, aparte anoncita en la retejo de la Civito. Kvankam la Sankta Spirito ĝenerale estas neŭtrala en movadaj demandoj, ĝi sendube kontribuis al la estiĝo de la Esperanta Civito.

La Sankta Spirito ne estas ligita al iu ajn institucio: la Dia Spirito estas libera, aperas ĉie kie oni vidas homfraton en alia homo, kie oni vidas la dian fajreron en la proksimulo, en tiuj kiuj bezonas nian helpon. Tio signifas ke la Sankta Spirito laboras en la tuta mondo: kie naskiĝas iu bona ideo, kie naskiĝas iu helpemo, sinofero, tie la Sankta Spirito funkciis. Kaj por mi estas vere mirinda fenomeno ke ĝuste hieraŭ, tuj antaŭ Pentekosto, naskiĝis iu nova, mi ne scias ĉu mi rajtas jam diri, organizo, aŭ movado, aŭ komunumo de bonvolaj homoj: la Esperanta Civito.

Vinkulo

[redakti] Fiziko

Ĉiuj vidas problemon, aplikante la materialan fizikon, kaj forgesas pri paralelaj mondoj, kiujn ni ne vidas, sed sensas (sentumas). Dio estas sankta spirito. Tio devas esti alia fiziko. Ĉu ne?

[redakti] La Sankta Spirito

La patrino sendas Peĉjon por aĉeti ion ĉe malapuda bazaro, pro tio li prenas la biciklon kaj foriras. Pasante antaŭ la preĝejo alvokas lin la paroĥestro:

- Kien vi kuras? Eniru kelkajn minutojn en la preĝejon por preĝi iomete.

- Mi ne povas, ĉar mi havas la biciklon. Mi ne volas, ke oni forrabu ĝin.

- Ne timu. Lasu ĝin antaŭ la pordo: dum kelkaj minutoj la Sankta Spirito gardos ĝin. Li eniras kaj komencas preĝi:

- El la nomo de la Patro kaj de la Filo.

- Kaj kie estas la Sankta Spirito?

- Li estas ekstere por gardi mian biciklon.

[redakti] Ornitologio

Mi ne kredas ke la Sankta Spirito estas kolombo.

[redakti] Pruvo

Mi mem certas ke mi recevis Sanktan Spiriton.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation