Sanktulo
El Neciklopedio
"Al ĉiu sanktulo apartan kandelon"
~ Zamenhof pri sanktulo
Sanktulo estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, sed ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. Ĉiuj esperantistoj deziru esti sanktulo, pro tio, ili fariĝas martiroj de la fido.
Preĝado al mirataj mortintoj estas malnova kaj disvasta populara kutimo. Por kontroli, kiuj estas la veraj sanktuloj, UEA havas specialan komitaton de advokatoj kaj diabloj.
Ne ĉio en rakontoj pri sanktuloj estas vera, ĉar neniu sanktulo estas sen makulo. Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas. Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
[redakti] Helpefiko
Unu malgrandrulo veturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis : ĝi trafis en kavon. La malgrandrulo desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias : — Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. — Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis puŝi ĉiuj kune! [M. Solovjev.]
[redakti] Opinio
Aŭtomobilisto radumas po cent kilometroj en horo, trafas arbon, kaj retrovas sin, iom zigzagitan, antaŭ Sankta Petro, kiu demandas: "Kion vi deziras?". Kaj la alia, kun sovaĝa mieno: "Alkonduku Sanktan Kristoforon, ke mi diru al li mian opinion!"


