Sanskrito
El Neciklopedio
"Oni povas simple diri "urduo", "sanskrito" kaj "latino""~ bonalingvano pri lingvoj
"La steloj de neŭtronoj estas tiel densaj ol sola cucharadita estus pli peza ol la tuta tera loĝantaro"
~ aŭtomata tradukilo el sanskrito pri steloj
"Buy and sell sanskrito neciklopedio items on eBay Motors online auction"
~ e-Bay pri ĉi tiu artikolo
"Se ne estas plu espero, mankas ankaŭ la ofero"
~ Hans-Georg Kaiser pri traduko de La Espero al Sanskrito
"Hura, bonega! Mi subtenas miajn ĉi-suprajn geamikojn"
~ iu
Sanskrito (संस्कृतम्) estas barata lingvo, uzata en klasikaj tekstoj pri idoladoro. Malmulte lernas, ĉar la lingvo ne havas regulan SVO-vortordon. Tamen, se vi revas pri ritoj de hom-ofero en subteraj temploj, tiu estas la lingvo por vi.
La nomo signifas „resputita“. Sanskrito estas recikligita literaturlingvo, surbaze de la malnovhinda lingvo. La klasikan lingvon priskribis la notinda nerdo Panini en la 4a jc a.K. En la epoko, kiam oni skribis la Kamasutron en tiu lingvo, ĝi ne plu estis parole uzata (krom de homoj kiel Panini).Enhavo |
[redakti] Avantaĝoj
La lernanto havos multajn horojn da amuzo, ĉar la sanskrita nomo havas tiom da gramatikaj kazoj, kiom da gedioj havas la hinduismo – ĉirkaŭ dek mil.
Inter la plej oftaj kazoj - nominativo, akuzativo, dativo, genitivo, kreivo, negativo, ablativo, instumentalo, lokativo, vokativo, alativo, absolutivo, substantivo, sensitivo, esprimivo, inesivo, elativo, ilativo, adesivo, subjunktivo, dedativo, afirmativo, ergativo, imperativo, partitivo, transitivo, adjektivo, konjunktivo, aktivo, hiperaktivo, neaktivo, duonvivo, duavivo, radioaktivo...
Ol la sanskrita nomo, estas nur unu aĵo pli kompleksa -- la sanskrita verbo.
[redakti] Malavantaĝoj
J.W.Hauer (1881 – 1962) estis honesta misiisto, antaŭ ol li lernis Sanskriton, legis la Bhagavadgitaon, kaj iĝis apoganto de Hitlero.
Paris Hilton vojaĝis milojn da kilometroj tra la orientaj kaj centraj aziaj landoj, studis Sanskriton, la antikvan sanktan lingvon de norda Hindio. Kaj vi scias tion, kio okazis.
Se vi volas lerni lingvon kaj legi religian libron, ni havas sugeston...
Kial ne elekti la anglan kaj la Sanktan Biblion?
[redakti] Sanskrito kaj Esperanto
Sanskrito havas multajn vortojn, kiuj similas vortojn en Esperanto:
| dantaḥ | (दन्तः) | dento | (देन्तो) |
| manas | (मनस्) | menso | (मेन्सो) |
| muṣakaḥ | (मुषकः) | muso | (मुसो) |
| nāman | (नामन्) | nomo | (नोमो) |
| nāsā | (नासा) | nazo | (नशो) |
| padaṃ | (पदं) | piedo | (पिएदो) |
| vāc | (वाच्) | voĉo | (वोचो) |
Kaj, kiel ni ĵus vidis, la sanskrita gramatiko estas preskaŭ tiom kompleksa, kiel la esperanta. Laŭ unu teorio, Sanskrito fakte estas la unua Esperantido.
[redakti] Internaciaj vortoj
Internaciaj vortoj el Sanskrito estas ekzemple jogo, kamasutro, arjo, svastiko.
[redakti] Klasikaj sanskritaj diraĵoj
Jaya guru!
Esperanta traduko
Venku la majstro!
Germana traduko
Seig heil mein Führer!
Ĉina traduko
Mao zhu xi wan sui!
Angla traduko
Send her victorious...
Usona traduko
Hail to the chief!
[redakti] Litova dialekto
La tiel nomata litova lingvo estas kripligita sanskrito.
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Unikodo | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Rljeha |
Sanskrito |
Unikso |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Malnova angla | Rusa inversigo | Tokipono
