Sapfo
El Neciklopedio
"Viiii fika lesbaĉo!"
~ Papo pri Sapfo
"Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras"
~ Zamenhof konsolante Sapfon
Sapfo aŭ Sapfoa, aŭ laŭ kelkaj aŭtoroj Sapfera, estas la nomo uzita de grava antikva greka poetino kaj instruistino, el familio de ĉinaj anarkiistoj kaj esperantistoj.
"Sapfera" signifas "portantino de sapo" (kp. Lucifero, "portanto de lumo"). Sapfo interesiĝis ĉefe pri higieno, kaj tre zorge montris al junaj inaj disĉiploj la vojon lavi unu la alian. Laŭ unu teorio, ŝiaj klasikaj poemoj pri Afrodita fakte estis kantoj, intencitaj por kanti dum banado.
"Sankta sapo de Sapfo" estas ofta Esperanta sakro.
Sapfo tamen estas ankaŭ memorita kiel spertulino pri sirenkaptado. Verŝajne estis por allogi la marvirinojn, ke ŝi ludis la liron dum kantis pri Afrodita, la diino de nuda naĝado.
Ĉar Sapfo loĝis sur la insulo Lesbo, ŝiaj kredoj pri sapoj ktp estas ĝenerale konataj kiel lesbanismo. La plej famaj el ŝiaj disĉiploj nomiĝas la Tri Nudaj Amikinoj.
Kia sensencaĵo! Mi pensas, ke Sapfo meritis bonan batadon sur la pugo. Vidu la artikolon Sankta Biblio.
Sapfo mortis en la 27-a de marto 1915 en sia hejmo.
[redakti] Vidu ankaŭ


