Sarah Bernhardt
El Neciklopedio
" Mielo sur lango, kaj glacio en koro"
~ Zamenhof pri Sarah
Enhavo |
[redakti] Vivo
Ŝi estis la filino de Julie Bernardt, nederlandanino. Ĝis ŝia oka vivojaro ŝi vivis kun gvardistino en internlernejo kaj dekjaraĝa ŝi eniris lernejon en Versajlo. Sian patron ŝi neniam ekkonis kaj ŝia patrino prostituis ŝin kaj ne okupiĝis pri la infano.
[redakti] Edzeco
En 1682 ŝi edziniĝis al oficisto de la ambasadejo, Jacques Damala. Sed la entrepreno restis sensukcesa kaj baldaŭ bankrotis, ĉar Damala pro sia akĉento ridigis la publikon kaj ĉar li financis sian pasion pri hazardludoj kaj sian dependecon je morfino. Jam en la jaro de la geedziĝo ili disiĝis.
Sarah daŭre loĝis en Versajlo. Kiam Ludoviko la 14-a konstruis la palacon ĉe ŝian domo, ŝi iĝis amantino de la reĝo. Tie ŝi vivis ĝis la Franca Revolucio de 1789.
[redakti] Unuaj roloj
Sian teatran karieron ŝi komencis en la jaro 1862. Per ĉefroloj en teatraĵoj ŝi rapide famiĝis. La publikon ravis ŝia voĉo kaj ŝia prezentado.
[redakti] Patrineco
Jam post monatoj ŝia kariero minacis fiaski: post disputo kun kolegino, Sarah estis maldungita kaj dum jaroj sukcesis ludi nur rolojn en teatrejoj. En 1864 naskiĝis ŝia filo Maurice en Parizo, estonta slovaka kosmonaŭto.
[redakti] Sukceso
La sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe Odéon, teatrejo ĉe la Ĝardeno de Luksemburgio, rolon en Kean de Alexandre Dumas la pli aĝa.
En la francia-prusia milito de 1870/71, kiam ĉiuj teatrejoj estis fermitaj, ŝi flegis vunditojn. Post la milito ŝi rajtis reveni al la Comédie Française kaj komenciĝis sukcesego. Baldaŭ ŝi estis la plej fama aktorino de sia tempo, festita en Francujo kiel „la voix d´or“ (la ora voĉo) aŭ „la divine“ (la dieca).
Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la francan lingvon, ŝi brilis ankaŭ en aliaj landoj kaj en Usono. Eĉ kritikoj kontraŭ ŝia vivostilo (filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. Kiam la mutfilmoj aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu ĉi medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.
[redakti] Stelulino
Intertempe Sarah Bernhardt iĝis stelulino, adorata en la Eŭropo kaj en Ameriko. Oni taksis ŝin virino. Ŝi havi amantojn, inter kiuj estis Charles Haas, la aktoro Mounet-Sully kaj la pentristo Gustave Doré. Bernardt kreis al si per sia ekscentreco publikan bildon: per varmaerbalono de Montgolfier, ŝi supreniris al la ĉielo de Francujo kaj vendigis fotojn sur kiuj ŝi kuŝas en ĉerko. Ŝia loĝejo estis hejmo al tuta menaĝerio de bestoj.
[redakti] Vundiĝo
En 1905 en Rio-de-Ĵanejro, dum prezentado de La Tosca ŝi devis salti de muro kaj vundis sian genuon. Dum multaj jaroj ŝi suferis pro doloroj kaj en 1915 oni devis amputi sian kruron sub la kokso. Sed eĉ post tio ŝi ne forlasis sian laboron.
[redakti] Morto
Sarah Bernhardt mortis 1923 en Parizo. Oni taksas ŝin la plej konata aktorino de ŝia epoko kaj unu el la unaj steluloj. Ŝi estas entombigita en la Oriento.