FANDOM


Satiro

"Grava kultura heredaĵo."

~ Esperantista filologo pri ĉi tiu artikolo

"Ol esas kaosoza, ma ne mustas esar."

~ Idisto

"Mi ne subtenas Israelon pro la maljusteco kiu ĝi faras al falestinoj kaj siaj najbaraj landoj."

~ Franco pri ĉio ajn

Satiro (SAT-iro) estas iomete pli ridinda versio de la realo, kiu iom post iom kunfandiĝadas kun ĝi.

Laŭ abrahamaj religioj la unua satiristo, Dio, kreis la homon por moki la ĉimpanzon. Sed laŭ la helena mitologio, satiro estas estaĵo kun homa korpo kaj ĉevalaj oreloj, kiu enkorpigas la vivan pianon de la naturo. Evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksima al la vero ol oni povis supozi.

Humuro, satiro kaj mem-malestimo estas bonaj rimedoj kontraŭ blinda naciismo. Sed kial ne lasi la blindulojn havi ŝtaton? :( Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus...

Sufiĉu do altiri la atenton de la legantoj al tiu grava problemo, lasante al ĉiu la zorgon trovi mem la ĝustan solvon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.