Saturno
El Neciklopedio
"Enterigu min en urno ĉe Saturno."
~ Salvador Dali
Saturno vidita el Titano
"Brave kaj prave!"
~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"Jes, interesa artikolo"
~ iu pri supra diraĵo
"Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"
~ Tonjo del Barrio pri neciklopediaj artikoloj
"Mi malpli ŝatis"
Saturno, ankaŭ nomata SATurno, laŭ malnova scienca teorio estas planedo de SAT. Ĝi estis kreita de Jorge Camacho en 2004 en du lingvaj versioj samtempaj kaj paralelaj (hispane kaj esperante), ekde la Praformikoj.
Enhavo |
[redakti] Ringoj
Saturnon karakterizas grandaj ringoj, konsistantaj el glaciaj eroj kun iom da roka rubo kaj tiel plu. Fakte ĝi havas pli da ringoj ol Saŭrono, kaj neniam perdas ilin.
La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Saturno.
[redakti] Ĉu vera planedo?
Sciencistoj konsideris ĝin kiel unu el la naŭ planedoj ĝis 2007, kiam la Internacia Astronomia Unio reklasis kiel fluganta subtaso – la plej granda subtaso en la sunsistemo.
[redakti] Saturno kaj idismo
Stultaj idistoj diras ke Saturno esas sisesma planeto en sunala sistemo. Maxim atencinda fenomeno en Saturno esas la ringo. Tio ĉi evidente estas granda mensogo!