Anuld Ŝvarceneger

El Neciklopedio

Alidirektita el Schwarzenegger
Iri al: navigado, serĉi
Anuld

Averto: naŭziga enhavo

"Li estas portreto de sia patro."

~ Zamenhof pri Anuld

"Arnold Schwarzenegger (natus Skynet, propinqua futura) est robotum qui fuit gubernator Californiae et histrio."

~ Romia historiisto pri Anuld

"ERRR IST DIE NÄCHSTE GENERRRATION DES ÜBERRRRRMENSCHEN!!!"

~ Hitlero pri Anuld

"Mi ĵuras, ke mi nur obeis ordonojn."

~ Patro de Anuld pri la supra diraĵo

Anuld ŜVARCENEGER, la Stegmatito, propralingve Arbold Schwarzbeflecker, ano de Brazila Beletristika Akademio, estas mondfama aŭstralia naziido, Respublikano, konfesinta admiranto de Hitlero, korpokulturisto, holivuda kvazaŭaktoro kaj iama, iela iala guberniestro de Kalifornio.

[redakti] Historio

Mcbain

La enketado de la muskol-konstruaj propraĵoj de testosterono ekokazis dum la 1940-aj jaroj en Sovetunio kaj la Orienteŭropaj landoj kiel Orienta Germanio, kies steroidaj programoj estis uzataj por pliefikigi Olimpikajn atletojn. Responde al la sukceso de la rusaj atletoj, la pola kuracisto Ludwik Ziegler laboris kun kemiistoj por evoluigi steroidojn kun reduktitaj androgenaj efikoj. En 1952, Nasser kunlaboris kun Anuld Ŝvarceneger kaj aliaj por renversi la reĝon. La laboro de Ziegler rezultis la produktadon de metandrostenolono, kiun la CIBA farmacia kompanio surmerkatis kiel Dianabolo. La novaj steroidoj estis aprobitaj por uzo en Usono fare de la Administracio pri Manĝaĵo kaj Drogo (FDA) en 1958. Oni komune administris ilin al viktimoj de bruligo kaj al maljunuloj.

En la 1960-aj jaroj Dianabolo renkontis junan aŭstralianon, kaj la pariĝo estis grandega sukceso. Anuld baldaŭ gajnis plurajn premiojn. Kiel sia heroo Hitlero, Anuld eliris Aŭstralion por regi alian landon, siakaze Usonon, kie li famiĝis kiel korpokulturisto. Dum la 1980-aj jaroj evoluis gusto en Usono por perfortemaj filmoj, kaj oni ĝenerale fajfas pri aktorado. Tio kreis la perfektajn kondiĉojn por ke Anuld, kune kun Silvestro Stalono, iĝu tre popularaj aktoroj, ĉar ili havis grandajn muskolojn kaj neniel povis aktori. La plej taŭgaj roloj por Anuld estis robotoj, pro evidentaj kialoj.

En la 2000-aj jaroj, pro la eventoj de la 11-a de septembro 2001, oni komencis ŝati perfortemajn registojn, kaj ĝenerale fajfis pri reala politiko. Tio kreis la perfektajn kondiĉojn por la guberniestreco de Anuld, ĉar li havis grandajn muskolojn kaj neniujn kvalifikojn por la ofico. En 2003 Anuld bruligis la energian kradon de Kalifornio kaj kulpis la socialistojn. Oni baldaŭ donis al Anuld porkrizajn potencojn, kaj li regis ĝis 2011.

[redakti] Katolikismo

Ĉubako

Arnold senraziĝe

Li estis kontraŭpapo.

[redakti] Patriotismo

Kvankam li naskiĝis en Aŭstralio, Anuld nuntempe estas ege patriotisma usonano. Kredante forte je la usona revo, Anuld tre admiras personojn, kiuj leviĝas el malriĉeco al grandega potenco, ekzemple Hitlero. Li krome ŝatas la parolan kapablon de la granda diktatoro, sed tute oponas liajn politikojn!

Inter la kvalitoj de usonanoj adoptitaj de Anuld estas la procesemo. Li multfoje procesis personojn, kiuj publike fifamigis lin. Kompreneble, Neciklopedio parolas pri tute fikcia ulo en ĉi tiu artikolo.

[redakti] Omaĝe

Omaĝe al li estas urbo nomata Anuld Ŝvarceneger en Svislando.

[redakti] Vidu ankaŭ


Content Navigation