Sciencisto
El Neciklopedio
"En ĉiu kranio regas aparta opinio"
~ Zamenhof pri sciencistoj
"La logikaj alternativoj estus "Esperanto-sciencisto""
~ Marcos Cramer pri sciencistoj
"La plej grandaj galaksioj enhavas bilionon da steloj"
~ sciencisto pri steloj
"Oni devas zorgi pri la sciencistoj: ili komencis inventante la kudrmaŝinon kaj finis per la invento de la atombombo"
~ Marcel Pagnol pri sciencistoj
"sciencistoj havu apartan Esperanton... Mi ege bedaŭras tion"
~ Leo De Cooman pri sciencistoj
Sciencisto ankaŭ nomata scienculo, laŭ sciencaj teorioj estas nerdo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado. Ĝenerale, laŭ konspira teorio, ili estas frenezaj kaj vivas en strangaj kasteloj. Ili estas plenplenaj de orgojlo kaj malbonaj kvalitoj.
Lingvistoj, ekzemple, ofte neas la mirindaĵojn de Esperanto simple pro orgojlo kaj nescio.
Enhavo |
[redakti] Scienca debato
Fizikisto: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!
(La kemiisto ne dirinte eĉ vorton peze ruinfalas surplanken)
[redakti] Idista mensogo
Laŭ mensoga idistoj
- Segun exploro da ciencisto universitatala en London, bela personi havas plu grandan inteligentecon kam leda personi. La konekto inter la du esas plu granda por maskuli kam por femini.
[redakti] Salajro
Inĝenieroj kaj sciencistoj neniam ricevados tiom da mono, kiom politikistoj kaj estraranoj. Jen priciza matematika konkludo:
Postulato 1) Scio estas forto (S = F) .
Postulato 2) Tempo estas mono (T = M).
Se Laboro = L; laŭ konata formulo
.
Ĉar, laŭ postulatoj S = F kaj T = M, do ni ricevas:
.
Konkludu ni de ĉi tie formulon por mono (M):
Tia maniere, se scio strebas al nulo, do mono strebas al infinito. Sekve ju malplimulte vi scias, des pli multe ricevas da mono.
[redakti] Saĝeco
Riĉulo demandis la scienculon: - Kial oni ofte vidas scienculon en la domoj de la riĉuloj, sed malofte riĉulon en la domoj de la scienculoj? - Ĉar la saĝaj homoj konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉuloj ne konas la valoron de la saĝo. - respondis la scienculo.
[redakti] Laŭfakaj listoj
- Astronomo
- Biologo
- Botanikisto
- Ekologiisto
- Ekonomikisto
- Fizikisto
- Geologo
- Kemiisto
- Komputikisto
- Matematikisto
