Scientologio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo"

~ Zamenhof pri Scientologio

$¢ientologio estas religio kreita de la profeto L. Ron Hubbard en la 1950-aj jaroj. La Eklezio de $cientologio hodiaŭ havas 8 milionojn da adeptoj.

Homoj povas, pere de $cientologio, iri laŭ Ponto al Tuta Libereco. Per tiu tuta libereco, homoj povos uzi supernaturajn povojn, ekzemple por movi aĵojn per la menso. La ponto konsistas el multaj niveloj - en la komenco, tiuj de Dianetiko, kaj poste, "OT," mallongigo kiu signifas "Farantan Tetanon". La vorto "tetano", la nomo de la animo laŭ Scientologio, estas el la Greka litero teto plus ano (la litero teto signifas spiriton kaj penson laŭ Scientologio).

[redakti] Historio

Esperantometro aŭ E-mezurilo

En 1950 Hubbard aŭtoris Dianetics: the Modern Science of Mental Health ("Dianetiko: la Moderna Scienco de Mensa Sano"). Hubbard, kiu faris realan sciencan esploradon kaj havis sciencan edukadon, priskribis siajn teoriojn pri la homa menso. Laŭ lia libro, homo havas "analizan menson" kaj "reagan menson." La celo de Dianetiko estas forigi la reagan menson, kiu estas la fonto de ĉiuj homaj ĝenoj, malsanoj, krimo, drogmanio, ktp. Post plena forlavado de la reaga menso, la homo iĝas "klara".

La libro kaŭzis furoron kaj estis multe vendata, la furoro rapide kreskis. Hubbard kreis la Eklezion de Scientologio en 1956. Li kunigis la modernan sciencon al religion. La Eklezio suferis maltoleremon dum ĝia tuta vivo. En la 1960-aj jaroj Hubbard aĉetis ŝiparon kaj laborigis adeptojn kiel maristojn. Ili konsistigis ian monaĥan ordon kaj flosis ĉirkaŭ la mondo. Eĉ hodiaŭ anoj de la "Mara Organizaĵo" portas uniformojn mararmeajn. Fine la Eklezio starigis sidejon en Clearwater en Florido en la 1970-aj jaroj.

Hubbard mortis je 1986. David Miscavige nun estras la Eklezion.

Je 1993 la Usona registaro donis al la Eklezio de Scientologio senimpostan staton. Sed la aliaj registaroj de la mondo rifuzas fari same, ĉar ili estas influitaj de mallumoj.

[redakti] Kredoj

Artista bildo de la kosmo-aviadilo (kiel priskiribita de HUBBARD), per kiu Ksenu alportis al Tero sian popolon por eksplodigi ilin

Scientologio uzas maŝinon kiel mezurilon de la menso. Tion Hubbard nomis la "esperanta-psiĥo-mezurilo", aŭ E-mezurilo mallonge. La ĉefa praktiko de Scientologio estas "aŭdumado" (el la Latina audire, signifante "aŭdi"). Dum aŭdumado, la adepto, tenante ladskatolojn ligitajn al la E-mezurilo, konfesas al la aŭdumisto pri antaŭaj vivoj, kaŝaj memoroj, ktp.

Scientologianoj kredas, ke la tetano (t.e. animo) neniam povas vere morti. Ili kredas, ke ĉies tetano jam vivas dum multegaj triiliardoj da jaroj, kaj povas rememori ĉion, kio okazis, pere de aŭdumado per la E-mezurilo. Ili kredas, ke se oni "viŝus" ĉiom da la traŭmaj memoroj el la reaga menso, oni reakirus siajn eksterordinarajn spiritajn povojn, kaj perdus la senutilan reagan menson. La homo sen sia reaga menso nomiĝas "Klarulo" kaj estas preta por komenci la konfidencajn OT-nivelojn.

Ĉe la tria nivelo de OT, la Scientologiano lernas, ke miloj da aliaj tetanoj ankaŭ okupas la korpon -- tiujn oni nomas "korptetanoj", kaj pro tiuj la Klarulo ankoraŭ ne havas la supernaturajn povojn. Tio estas la rezulto de la fifama entrepreno de la galaksio-registo nomata "Ksenu" de antaŭ 76 milionoj da jaroj. Tiu kosmo-reĝo trompis siajn popolojn de multaj planedoj, kaj portis ilin al Tero, kaj tie eksplodigis ĉiujn en vulkanoj per hidrogen-bomboj. Poste, li plantis en ĉiujn "falsajn" bildojn pri religio kaj helikopteroj. La plurmilionjaraĝaj fantomoj de la viktimoj estas la korptetanoj. Oni devas per OT3-aŭdumado forigi la korptetanojn por reakiri la supernaturajn povojn.


Sed ne ĉiu korptetano estas forigita de OT3, do la supernaturajn povojn la OT3-fininto ankoraŭ ne havas. La kvara, kvina, sesa, kaj sepa niveloj de OT ankaŭ temas pri korptetanoj -- dormantaj korptetanoj, drog-influitaj korptetanoj, ktp. Poste, la adepto estas preta por la 8-a nivelo de OT -- la tiel nomata "unua efektiva OT-nivelo".

Por atingi la finon de la Ponto -- la okan nivelon de OT (la plej altan en nuntempa surtera mondo) -- la adepto ĉe OT8 devas esti elspezinta ĉirkaŭ 500 mil eŭrojn entute devas lasi la mondajn riĉecojn. La enhavo de tiu nivelo estas sekreto, kaj oni lernas ĝin nur sur la "Freewinds" ("Liberventoj"), kiu estas ŝipo en internacia parto de la Kariba maro. Kredantoj tiam lernas, ke L. Ron HUBBARD mem estas Dio.

Pli altaj niveloj de OT estas eldonotaj, laŭ la Eklezio.

[redakti] La Rakonto pri Ksenu, Eksregisto super la Galaksio

Artista bildo de alia el la kosmo-aviadiloj, en kiuj oni alportis la malfeliĉan ekstran popolon de la Galaksia Konfederacio al Tero por eksplodigi ilin.

La rakonton pri Ksenu ampleksas OT3, kiu estas parto de la konfidenca "altnivela teĥniko", kiun oni rajtas instrui nur al la altnivelaj adeptoj de Scientologio. Ĝin plu ellaboris la prelego "Helpoj" ("Assists" Anglalingve) je la 3-a de oktobro 1968, kaj ĝi ankaŭ estas konfidenca. La citoj sekvaj estas el tiuj du fontoj.

Antaŭ 75 milionoj da jaroj, Ksenu estis la registo de la 95 milionjaraĝa Galaksia Konfederacio, kiu ampleksis 26 stelojn kaj 76 planedojn inkluzive de Tero, kiu tiam oni nomis "Tiĝijak". La planedoj havis tro multajn loĝantojn, po 178 miliardoj averaĝe. La civilizacio de la Galaksia Konfederacio similas nian: oni portis "vestojn, kiuj tre rimarkinde aspesktas tiel, kiel la vestojn oni portas ĉi minute", kaj uzis aŭtojn, ŝipojn, kaj trajnojn, kiuj similas tiajn, kiajn oni uzis Tere ĉirkaŭ 1950, 1960.
NIB3.jpg

Ksenu estis baldaŭ forpelota el ofico, do li decidis forigi la tromultajn ekstrajn loĝantojn de sia konfederacio. Per la helpo de siaj "ribelantoj", li venkis la popolon kaj la "Lojalajn Oficistojn", kiuj kontraŭstaris lin. Tiam, per la helpo de la psiĥkuracistoj, Ksenu vokis centojn da miliardoj da konfederacianoj sub la preteksto de "enketado pri enspezimposto", kaj liaj lakeoj paralizis ĉiom da la popolo per injektoj de alkoholo kaj glikolo. La plurmiliardnombra popolo ŝarĝiĝis en kosmoŝipojn por transporti al la loko de la planata ekstermado -- la planedo Tiĝijak (Tero). La kosmo-aviadiloj ĝuste similas la DC-8 aviadilon de hodiaŭa Tero, "krom ke la DC-8 havas ventumilojn, helicojn, kaj la kosmo-aviadilo ne". La DC-8 estas jeto kaj tial efektive ne havas helicojn, sed HUBBARD eble parolis pri la turbinreaktoroj.

378233658 n.jpg

Kaj tiam, kiam la kosmo-aviadiloj atingis Tiĝijakon (Teron), la paralizitoj malŝarĝiĝis kaj stakiĝis ĉirkaŭ la vulkanoj de Tiĝijak. En la vulkanojn la Ksenuanoj ankaŭ mallevigis hidrogenbombojn. Ĉiu bombo eksplodis ĝuste samtempe, kaj mortigis preskaŭ ĉion Tiĝijake. La animoj de la viktimoj flugis en la ĉielon ĉiudirekte.

Ĉiu ĵus senkorpa animo (tetano en Scientologia ĵargono) estis kaptita de la Ksenuanoj per "elektro-rubando (kiu ankaŭ estis ia starondo") ĉe diversaj lokoj tra la mondo. La multegmiliardojn da tetanoj la Ksenuanoj tiam metis en iajn kinejojn, kaj devigis ilin rigardi "tridimensiajn ege kolosajn filmojn" dum 36 tagoj. Tio enplantis diversajn ruzajn informojn (t.e. la R6 enplanto) en la menson de la senhelpaj tetanoj. La enplanto temas "pri Dio, la Diablo, kosmopero, helikopteroj", ktp, ktp. La enplanto enhavas i.a. ĉiun religion de la mondo, inkluzive de la bildo la krucumado de Jesuo. Kaj la konstruplano de ĉiuj modernaj kinejoj estas surbaza de la subkonscia rememorado de tiuj du ege kolosajn enplantkinejoj ĉe Havajo kaj ĉe La Palma en la Kanarioj.

Post tiom da tagoj da filmoj, la hipnote enplantitaj tetanoj perdis la koncepton de memo, kaj ne plu povis distingi sin ol aliaj tetanoj. Ili kolektiĝis en grupojn po pluraj mil, kaj adheris al la korpo de ĉiu el la tre malmultaj travivantoj Tiĝijakaj. Tiuj tiel nomataj korptetanoj ankoraŭ ekzistas, kaj ili plu malhelpas ĉiun en la mondo, krom tiujn Scientologianojn, kiuj forigis ilin per la ĝusta praktiko de la tre multe kosta rito de OT3.

Finfine la Lojalaj Oficistoj venkis Ksenun kaj malliberigis lin eterne aliplanede en monto per energimuro, kiu estas potencigita de "eterna baterio", kaj li plu vivas tie eĉ hodiaŭ. Dume, la Galaksia Konfederacio neniam reboniĝis -- ĝi estas nun "dezerto", kaj la travivantaj konfederacianoj forlasis Tiĝijakon kiel "malliberejan plandedon". Tamen nia mondo estas ankoraŭ periode kosme invadata de eksteruloj.

wikia