Scio

El Neciklopedio

(Alidirektita el Sciteorio)
Iri al: navigado, serĉi

"Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro"

~ Zamenhof pri scio

"Mi ne estas sufiĉe juna, por scii ĉion."

~ Oscar Wilde pri scio

"Mi havas pri tio nek scion nek supozon"

~ Zamenhof pri sciteorio
Scio-Ohio-Town-Sign.gif
Scio estas stado de tiu, kiu scias. De tro multa scio krevas la kranio.
Scio photo sm.jpg

[redakti] Scio kaj povo

SCIO Small.JPG

Scio estas povo. Fantazio estas pri grava ol scio. Sekve, fantazio estas pli grava ol povo.

[redakti] Scienca metodo

Al mi estas foje malfacile distingi inter fantazio kaj realo.

Ekzistas tre facile maniero distingi inter ili: fantazio tre agrablas, sed realo putras.

HS8I.jpg

[redakti] Profaneco

Ne scii pri sia nescio - jen malsano de profanoj.

[redakti] Certeco

La "Libro de Certeco" (arabe : كتاب الإيقان, -Kitáb-i-Íqán - kaj perse : كتاب ايقان, t.e. ) estas unu el la multaj verkoj sanktaj al la Bahaa Kredo.

Tiu ĉi libro estis verkita parte en la persa kaj parte en la araba de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, en januaro 1861 [1]. Bahá'u'lláh loĝis tiutempe kiel ekzilito en Bagdado, tiama parto de la Otomana imperio. Bahá'u'lláh asertis, ke Li ricevis Sian revelacion fine de 1852 dum Sia malliberigo en la subtera karceraĉo de Tehrano nomita Síyáh-Chál (t.e. la "Nigra Truo"), sed Li ankoraŭ ne malkaŝe deklaris Sian mision. Aludoj al Lia propra rango, do, aperas nur en vualita formo. Tiu ĉi libro estas respondo al la demandoj faritaj de la patrin-flanka onklo de la Báb, rilate al la valideco de la Afero de la Báb, kaj estis verkita dum du tagoj kaj noktoj.

Ĝi estas la plej grava teologia verko de Bahá'u'lláh, kaj tiel, de la Bahaa Kredo. Ĝi estas iame aludita kiel la plenigo de la Persa Bajano.

La libro estas dividita en du partojn: la unua parto traktas la fundamentan principon, ke dia revelacio estas progresema, kaj ke religioj devenas de unu fonto; ĉiuj grandaj religioj agnoskas la antaŭajn kaj, ofte uzante vualitajn terminojn, profetas la alvenon de la sekvonta. Pro tio, ke la demandanto estis islamano, Bahá'u'lláh uzis versojn de la Biblio por montri kiamaniere kristano povus interpreti siajn proprajn skribojn per alegoriaj terminoj kaj povus rekoni la novan diepokon. Konsiderante tion, oni povus ankaŭ uzi la saman metodon de interpretado por ke islamano rekonu la validecon de la pretendoj de la Báb. La dua kaj la plej granda parto de la libro traktas specifajn pruvojn, kaj teologiaj kaj logikaj, de la misio de la Báb. (Unu el la plej-konataj kaj plej-ŝatataj versoj de tiu ĉi parto estas konata kiel la "Epistolo de la Vira Serĉanto".)

[redakti] Sciteorio

Carro de supermercado invisivel.JPG

Nevidebla merkatĉareto plenplena per nevideblaj libroj pri Sciteorio

Sciteoriognoseologioepistemologio (Diablo scias) estas branĉo de la filozofio kiu ekzamenas la ecojn, originon kaj limojn de la scio (bona ŝerco. 8-)). Ĝi estas ege aĉa parto de la filozofio (azeno bugru!), kiu rilatas al partoj, ekzemple al la filozofio de scienco, al la metafiziko kaj al la filozofio de matematiko Tamen, ne gravas **granda oscedo**

Tre bone! Vivu ankaŭ Waringhien!

Laste sed ne balaste, estas ankaŭ menciinde, ke tio estas tutsimple malvere ;o) Ridu, se vi estas stulta 8-D

[redakti] Reago

Kiam vi legis tiu ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

5309 n.jpg

[redakti] Razklingo de Hanlon

Razklingo de Hanlon estas regulo: Neniam klarigu ion per malico, se stulto estas sufiĉe.

[redakti] Matematiko

SCIO Health.jpg

Postulato 1) Scio (S) estas forto (F) .
Postulato 2) Tempo (T) estas mono (M).
Se Laboro = L; laŭ konata formulo F=L/T. Ĉar scio=forto kaj tempo=mono, do ni ricevas: S=L/M.
Konkludu ni de ĉi tie formulon por mono (M):
M=L/S.
Tia maniere, se scio strebas al nulo, do mono strebas al infinito. Sekve ju malplimulte vi scias, des pli multe ricevas da mono.

[redakti] Duboj

Kiu nenion scias, tiu pri nenio dubas.

[redakti] Kiel akiri Scion

Fikipedio estas la vojo de scio, kiu celis disvatigi la lumojn de la scio (donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron).

[redakti] Kvanto

Saĝa estas ne tiu, kiu scias multe, sed kies scioj estas utilaj.

[redakti] Frenezaĵoj

La unuan ŝtupon, lastmomente mankaj je forto, je scio, je tiu sama sentempa fluo, kiu ŝanĝos ĉies propran pompejon en juvelon.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. "Logos et Civilization", verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000), ISBN 1883053609 , paĝoj 114-115 en 4-a ĉapitro
Content Navigation
Aliaj lingvoj