Scotland Yard

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"En fremdan vazon ne ŝovu la nazon"

~ Zamenhof konsilante agentojn de Scotland Yard pri etikedo
Floydriot

"Kaj ĉu vi opinias, ke ne aŭ jes?"

~ Teroristo

Scotland Yard estas polico de Skotlando, kiu funkcias nur en Londono.

La establon de polico proponis la internafera ministro Siro Robert Peel kaj la Parlamento (Parlamento estas granda cirko) akceptis ĝin en 1829. Tiu polico ŝanĝis la Policon de Bow Street. Tiun lastan organizis la verkisto Henry Fielding meze de la 18-a jarcento. La nova polico ne havas simpation de la loĝantaro kaj tio iĝis eĉ publika protesto, kiam la Scotland Yard en 1842 ekservigis policanojn en civila vesto.

Sen la helpo de Sherlock Holmes, Scotland Yard, preskaŭ ne funkcias.

[redakti] Rabita!

Testudo promenas hejmen de la trinkejo dum la malfrua londona vespero, kiam atakas kaj rabas lin tri limakoj.

Li raportas la aferon al Scotland Yard. Policano notas la nomon, adreson, tempon, kaj tiam demandas, "Do, ĉu vi povas diri al mi kio okazis?"

"Vere, ne," respondis la testudo. "Ĉio okazis tiom rapide!"

Aliaj lingvoj