Seĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Plej danĝera malsano estas manko de saĝo"

~ Zamenhof pri saĝo, ne pri seĝo

"Man, kel-ney molya he morti pa laste oton, shwo-te a nu ke lu lubi-te ela pagalem"

~ Kimria Lingvodeplanetano pri somero de 2000

"Diras ni al la kakejo: komforto, loko por filozofio, latrino, monsinjor ’ kaj necesejo"

~ Rinaldo el Padova pri seĝo

Seĝo estas la instalaĵo, kiu akceptas la homajn sekreciaĵojn. La plej simplan seĝon oni nomas latrino (en barakaro, kamphotelo, kie ne ekzistas kanala akvo).

La seĝo en la teologia medio estas atributo de Dio aŭ karakterizo de la homo iluminita el Alto. Ĝi manifestiĝas en la kreado kaj en la regado de la universo.


[redakti] Tipoj

          +---------+
          |         |
          |         |
          |         |
          |         |
          +---------+
         /         /|
        /         / |
       +---------+  |
       |  |      |  |
       |  |      |  |
       |         |
       |         |
       |         |

Oni povas plu distingi laŭ la porcelanaj normaj seĝoj:

  1. glitlava seĝo (neĉesejo), kie la feko falas direkte en la kanalizacion, ĉar sub la sidloko troviĝas dekliva parto kaj la fekaĵo glitas en la akvon. Tiam apenaŭ estiĝas malbonodoro.
  2. ŝtupa seĝo (neĉesejo), kie la fekaĵo falas sur platan parton sub la sidloko. La fekaĵo malaperas en la kanalo nur post neceseja lavo, kio havas la avantaĝojn, ke la pugoj de la sidanto ne ŝpruciĝas per akvo (ĉe glitlava seĝo fekaĵo kelfoje falas kaj ne glitas en la akvon) kaj oni povas ekzameni la fekaĵon (koloro, vermetoj, konsisto) eĉ preni ekzemplon el ĝi, se necesas por medicinaj ekzamenoj. La malavantaĝo de tiu tipo estas – krom la malbonodoro -, ke la fekaĵo malpurigas ofte forte la ŝtupan parton kaj tiel necesas uzi la necesejan broson.
  3. staranta seĝo.
    Hostelchairshot.PNG

En la veturiloj ekzistas la sekvaj tipoj:

  1. "malfermita konstrutipo" kun malplenigo eksteren (ĉe fervojo iam la plej ofta metodo). Ties avantaĝoj estas la facila konstruo, la daŭra aplikeco; la malavantaĝoj estas la purigaj kaj mediaj problemoj, pro kiuj oni evitas ties enkonstruojn nuntempe ĉe la riĉaj landoj.
  2. "fermita konstrutipo" kun poluakvujo, kiun oni malplenigas normalokaze ĉiujn 1-2 tagojn en la poluakvon.
  3. kemia traktado de la poluakvo. La avantaĝo etas, ke la poluakvo pli malofte devas malpleniĝi; malavantaĝo estas la eblaj mediodamaĝaj kemiaĵoj.
  4. Biologia procezado de la poluakvo. Tiam la mikroorganismoj transformas la poluakvon tiel, ke la akvoparto uzeblas denove kiel uzakvo. Biologiaj necesejoj ebligas tre longan malplenigan ciklon. Malavantaĝo estas, ke la sistemo povas kolapsi, se ekzemple oni purigas la necesejan konkon per nekonvenaj kemiaĵoj.

[redakti] Alie

Juĝisto diras al atestanto :

- Do , vi vidis, kiel tiuj du interbatiĝis per seĝoj . Kial vi ne penis trankviligi ilin ?
- Mankis la tria seĝo, sinjoro juĝisto .

[redakti] Problemo

Judo aĉetis belan novan seĝon por sia salono. Li trenas la seĝon hejmen. Kiam li alvenas al sia pordo, li diras, „Oj ne! la seĝo estas tro granda por mia pordo”. Alia judo alvenas kaj diras, „la fenestro en via dormoĉambro estas tre granda. Ni enpuŝu la seĝon tra la fenestro!”. La unua judo diras, „la fenestro estas tro alte! Kion ni povas fari?”. La amiko diras, „ tio estas neniu problemo. Ni povas hak-pecetigi la seĝon kaj enĵeti la pecetojn tra la fenestro!”

Content Navigation