FANDOM


Bonvolu konfuzi kun Interna ideo.

"Nenia peketo restas longe sekreto"

~ Zamenhof
Samp98a

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"

~ Stalino pri sekreto

"Ta qua ne fidas, ne esas fidinda"

~ Idisto

"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"

~ Interlingvaa Sekreta Doktrino

Sekreta Doktrino estas sanktega libro, verkita de Jelena Petrovna Blavatskaja kaj bazo de Teozofio.

En la jaro 1888 publikigis Helena Blavatsky, denaske rusa, sian fundamentan teozofian verkon La Sekreta Doktrino, kiu estis sendata al ŝi en spiritisma maniero de nevideblaj himalajaj spiritoj. Ĉi tiu kunmetaĵo el orientaj kaj okcidentaj esoteraj tradicioj, miksita kun evoluismaj kaj aristokrataj teorioj pri la deveno de la homo, rapide iĝis la baza verko de la eŭropa okultismo.

Laŭ amplekso ĝi superas Biblion kaj konsistas el du ĉefaj partoj: "Kosmogenezis" kaj "Antropogenezis", kiuj siavice dividiĝas je diverstemaj ĉapitroj. La verkego komenciĝas per prahistoria manuskripto "Stancoj Dzian". Problemo estas ke prahistorio estas ekzate la homara ero, kiam ankoraŭ ne estis skribo. Tiuj manuskriptoj, do, ne estis skribitaj. Tiuj neskribitaj manuskriptoj simbole traktas naskiĝon kaj evoluon de Universo, formiĝon de la Suna sistemo kaj historion de unuaj homaj rasoj; pluaj centoj kaj centoj da paĝoj tre detale klarigas kaj komentas la "Stancojn".

798 n

Ĉu vi ne ŝatus scii lian sekreton?

EnhavoEdit

Post Pralajo - periodo de neekzisto de Universo, kiam ne ekzistis "antaŭ" aŭ eĉ "post" - komenciĝas nova Manvantaro - tago de la Kosmo, kiam Logos (Dio) kun siaj servantoj - Planedaj spiritoj, Kreantoj de mondoj - komencas krei la materion, stelojn, planedojn. Ĉio en Universo evoluas, perfektiĝante.

Ekesto de tera vivoEdit

Vivo sur Tero devenas de Luno: niaj animaloj estis vegetaĵoj sur Luno kaj vegetajhoj estis mineraloj. Kiam nia planedo finos sian evoluon, ĝia vivo akiros novajn formojn sur alia planedo: niaj animaloj fariĝos homoj, sed homoj fariĝos Anĝeloj...

1331180008295

Komenco de la homaroEdit

Unuaj homoj sur Tero estis eterecaj, kvazaŭ fantomoj, kaj ne posedis racion; ili estis senseksaj kaj nemortemaj. Post multaj milionoj da jaroj ilin anstataŭis dua, pli materia raso - ĝi estis ambauseksa (hermafrodita) kaj naskadis per ovoj. Nur en tria raso homoj akiris tute fizikan korpon kaj dividiĝis je viroj kaj virinoj. Unuaj rasoj estis tre altkreskaj, sed iom post iom malplialtiĝis. Tamen eĉ homoj de tria raso, Lemuroj, estis altaj je pluraj metroj ("Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo" Genezo, 6 - 4). Pri iliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la sola restinta parto de Lemurio, pereinta antau 4 000 000 jaroj.

Biologia evoluoEdit

Vanaj estas ĉiuj provoj de arkeologoj elfosi ligan "ĉeneron" inter simioj kaj homo. Ne homo devenas de simio, sed, kontraŭe, simio devenas de homo.

Simioj (antropoidoj) naskiĝis, kiam fruaj homoj, havintaj alian anatomion ol ni, pariĝis kun diversaj bestoj. Tiam naskighis ankoraŭ multaj monstraj hibridoj, kiuj poste formortis.

1154 n

GeofizikoEdit

Ne ĉiam la kontinentoj estis samaj, kiel nun. Tero periode renovigas sian "haŭton". Kiam vica raso finas sian evoluon, tiam ĝia kontinento pereas kaj el sub akvoj leviĝas nova kontinento, kie loĝos sekvanta raso. Kvara raso estis Atlantoj. Atlantido havis tre altan civilizon: ĝi pereis antaŭ 850 000 jaroj (ĝia lasta parto - insulo Posejdonis dronis antaŭ nur 12 000 jaroj).

AntropologioEdit

Entute estos 7 homaj rasoj. Homoj de sesa raso estos similaj al Budho kaj Kristo, t.e. jam duondioj. Lasta raso estos neimageble perfekta: homoj de sepa raso estos lumantaj kaj flugantaj, chionsciaj kaj chionpovaj...


JesuoEdit

4776

Laŭ Sekreta Doktrino, Kristo apartenas al altaj Hierarĥoj kaj Instruistoj de la homaro, sed Li ne estas filo de Dio. Tiun dogmon elpensis kristanoj mem, por doni pli grandan aŭtoritatecon al sia Majstro. Tiutempe eĉ imperiestroj anoncadis sin filoj de dioj, do tio estis ofta fenomeno.

Jam kiel junulo, Jesuo ekkonis sian mision kaj komencis vojaĝojn tra diversaj landoj. Li vizitis Hindion, Tibeton (kie li renkontiĝis kun Mahatmoj), Persion, Asirion, Grekion (Grekio tiutempe estis travivanta dekadencon; Jesuo antaudiris ĝian novan disfloron, kio poste realiĝis en formo de Bizanca imperio), Egipton. En Egipta piramido Li ricevis de Hierofanto finan Iniciĝon kaj ricevis superajn Sciojn. Post tio Li revenis al Palestino kaj komencis prediki tie.

KritikojEdit

La "Sekretan Doktrinon" kontraŭas nuna sciencoj: astronomio, fiziko, biologio, historio - sed novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan.