FANDOM


" La muro havas orelojn"

~ Zamenhof pri sekreto

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto
Sampd709

"Diskuto pri la temo esus plu oportuna"

~ Idisto
AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.

Sekreta Informa Fako (SIF) estas faka sekcio de UEA, kiu funkcias kiel sekreta polico kaj spionagentejo, kiu senkompate eliminas tutan opozicion, veran aŭ suspektindan, al la Asocio. Jen de la pudelo kern'! La SIF havas absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estis senditaj al kongresejoj.

Ĝi zorgas provizi kaj analizi informojn pri landaj estraroj, firmaoj kaj individuoj kaj raportas tiajn informojn al la UEA-estraro.

Ho, ho, tre amuze - aŭ eble tamen ne ;-))

Do granda frakaso en malgranda tasoEdit

Kvar soldatoj portas lignoskatolegon. Maljunulo iras preter ili kaj li demandas?

--Kion vi portas?

--Tio estas militsekreto – ili respondas.

--Ĉu tiom peza estas tiu ĉi skatolo?

--Diable, kial ĝi ne estus peza, se ĝi estas plena de raketoj.

KomunikadoEdit

La komuniko de faktoj inter fakuloj kaj ne fakuloj pri kiu ajn fako estas ĉiam malfacila, pro la fakto ke ili ne havas la saman fakvidon de kelkaj fakaj vortoj.

10

Idista opinioEdit

La Sekreta Informa Fako esas ocidema institucuro di l' netolerema movado quiu vizas desaparigiar omni quiuj ne konkordis pri la principi di la UEA! La SIF esas la maxim repulsinda institucuro di nia epoko, kay ghia mortigiva kay teroriganta agado esas apogata ne mem da la maxim fanatikaj (kay honestaj) Esperantistoj!

La SIF duras bone funcioniar en la XXI-a yarcento. Anke lo "politically correct" esas ulaspeca inquiziciono kay ghi pluforteskas kun la tempo-irado. Do, ni ne jam esas en tempo di libereso kay autentika demokratio. La totalitara* rejimi di l' Esperantista yarcento, produktis plurajn dekojn de milioni per lia inquizicioni. Kompare ad tio la inquiziciono en Hispanio dum tri yarcenti produktis nur kelka mili de viktimi. Nunepoke la SAT triumfas omnaloke. Existas potenta landi ube la direktanti esas tilextreme militema kay vera subordiniti di SAT.


Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon