Senlaboreco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Mao

"Malgranda homa eraro, pardonebla, nenia katastrofo."

~ Maradona


Senlaboreco estas socia ekonomika situacio, kiam parto de laborkapablaj homoj ne povas trovi laboron, kiun ili povas fari. Senlaboreco signifas, ke en la labormerkato mankas laborpozicioj por ĉiuj laborserĉuloj [1]. Oni povas difini senlaborecon ankaŭ kiel malkapablon de ekonomiko uzi ĉiujn rimedojn por produktadi produktojn kaj servojn [2].

Senlaborulo estas homo, kiu nuntempe ne laboras, sed serĉas laboron. Okupata persono estas homo, kiu laboras. Persono, kiu ne laboras kaj eĉ ne serĉas laboron, ne apartenas al laborforto.

Laborforto = okupataj + senlaboruloj

Ofte, landoj klopodas kaŝi siajn senlaborulojn per aliaj difinoj. Ekzemple:

En Usono senlaboruloj, kiuj ekde tro da tempo estas senlaboraj, ne plu estas en la oficiala statistiko, eĉ se tio ne estas iliakaŭza.

En Francujo, oficialaj senlaboruloj estas nur tiuj, kiuj jam laboradis, kaj nun ne plu — tiuj, kiuj neniam trovis laboron, ne inkluzivatas.

[redakti] Specoj

Vekiĝu

Estas tri ĉefaj specoj de senlaboreco:

  • Struktura senlaboreco fariĝas rezulte de struktura ŝanĝoj en ekonomiko kaŭze de apero de novaj teknikoj. Ĝi estas ankaŭ akompanata de malaltigo de mendado al laboruloj, kiuj havas malmodernan kvalifikon.
  • Cikla senlaboreco estas kreata rezulte de cikla disvolviĝo de ekonomiko, kiam faloj de produktado alternas kun altiĝo de produktado.
  • Fluktua senlaboreco estas kunligita kun libervola ŝanĝo de laboruloj de iliaj laborpostenoj.

Ne plendu mia kara! Vi bonege regas Esperanton. Gratulon! Laŭ diversaj kriterioj oni distingas inter pliaj specoj:

Plena okupateco estas situacio, kiam ne ekzistas sezona kaj cikla senlaboreco. Tio signifas, ke en la labormerkato estas natura nivelo de senlaboreco [9]. La teorio de natura nivelo de senlaboreco apartenas al Milton Neves.

[redakti] Filozofiaĵo

Senlaborulo pri geedzeco: „Insulo de amo, ĉirkaŭita per oceano da elspezoj.“

[redakti] Notoj

  1. Mi estis libera, sed neniu bonvenigis min al la lando de libereco. Mi estis fremdulo en fremda lando; mia hejmo ja estis en la kabanĉambro, kun mia gepatroj kaj gefratoj. Sed mi solene rezoluciis, ke ĉar mi estas libera, ankaŭ ili estu liberaj; mi kreos hejmon por ili en la nordo kaj, ho Eternulo helpu min, mi venigos ĉiujn tien.
  2. Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj.
  3. Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.
  4. Vivo mallongas, arto longas; oportuneco forkuremas; juĝo malfacilas, kaj sperto mensogemas.
  5. Televido alportis murdon denove en la hejmo - kie ĝi apartenas.
  6. Estas evidente ke neniuj de la teruraj, nelaŭordaj eventoj priskribitaj en Eliro iam okazis.
  7. Dio ne estas Grandioza: kiel religio venenigas ĉion
  8. Mi scias ke malpli da homoj estas konvinkitaj per skribitaj vortoj ol per parolataj vortoj, kaj ĉiu granda movado en ĉi tiu mondo ŝuldas sian kreskadon al grandaj oratoroj, ne al grandaj verkistoj.
  9. Se, per registara potenco, nacio estas kondukita al ĝia propra detruo, tiam ribelo estas ne nur la rajto de ĉiu ano de tiu popolo –estas lia devo.
Content Navigation