Senmonismo
El Neciklopedio
"Dio ne ricevis, diablo forlevis"~ Zamenhof
"Nu, mi tenis min kaj ne faris la glaciaĵon el neĝo"
~ Cindy McKee pri senmonismo
"Ĝentileco estas la sekura distanco, kiun prudentaj homoj ne transpaŝas"
~ Maurice Chevalier pri hipokrizio
"Did you mean: Simonismo"
~ Google pri Senmonismo
"Ĉu vi intencis serĉi: Ŝintoismo"
~ Vikipedio pri Senmonismo
"Kaupungista ja senmonista nähtävyyk-sistä"
~ finno pri senmonistoj
"Ve, tio havas neniun rilaton kun la enigmo..."
~ Milokula Kato pri la supra diraĵo
"Molto interessante. Grazie"
~ italo pri ĉi tiu artikolo
"Dediĉita al vagabundoj"
~ virino pri ĉi tiu artikolo
Senmonismo estas la religio kiu plej kreskas en la mondo. Ĝi instruas kiel oni povas vivi sen mono, sen dungo, sen manĝo ktp. La internacia krizo faris la senmonismo eniri al multaj regionoj de Usono, Japanio kaj Eŭropa Unio, ĉefe Islando, kie ĝi estas la ĉefa religio hodiaŭ.
Liaj ĉefaj dogmoj estas:
- Mono estas demono!
- Ni estas spiritoj, kaj spiritoj ne bezonas monon;
- Ni nepre mortos, kaj mortuloj ne bezonas monon;
- Kiu ne havas monon, rapide mortos, tiel rapide ne bezonos monon.
Enhavo |
[redakti] Zorgo
Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj? — Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.
[redakti] Memprezentado
- "Mia nomo estas Bond, Vaga Bond..."
[redakti] Manifesto
Jen enkonduko (ĉu elkonduko?) de Senmonista Manifesto:
- Por pli eltenebla vivo, mono ne estu uzita en la liberejo. Ni tamen havu monujon por eksteraĵojn, kaj ĉiu estas ja libera gardi sian propran monon. :Tamen, ene de la liberejo, tiu mono ne estus uzebla, pro la simpla kialo ke oni ne bezonos ĝin.
- Kondiĉe de onia elvolviĝo en la liberejo, oni povas ĉion ricevi senpage.
Tamen, daŭre ekzistu haveco, kaj ne eblas ricevi aliulajn havaĵojn.
[redakti] Hartondo
Viro kaj knabo eniras hartondejo. La viro sidiĝas por hartondo kaj razo. Poste, li metas la knabon en la seĝo kaj diras, “Mi iras al apuda vendejo por aĉeti kravaton por la festo. Vi restu ĉi tie. Mi tuj revenos.”
La hartondisto tondas la harojn de la knabo. Post tiam, kiam la viro ankoraŭ ne revenis, la hartondisto diras, “Ŝajne, via paĉjo tute forgesis vin.”
“Ho,” diras la knabo. “Tiu ne estis la paĉjo. Tiu viro nur prenis la manon kaj diris, ‘Venu, knabo! Ni hartondiĝu senpage!”[redakti] Tro granda postulo
— For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.
— Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.
[redakti] Sorto
Ĉifonulo almozas de la preterirantoj.
- -- Ĉu vi volas aĉeti alkoholaĵon per tiu mono? -- demandas lin iu piediranto.
- -- Tute ne, kion vi pensas? -- senkulpigas sin la almozulo.
- -- Eble cigaredojn, csu? -- li demandadas plu.
- -- Mi ne fumas, sinjoro!
- -- Tiam tutcerte vi volas ludi en ĉevalkonkurso!
- -- Sinjoro! Mi estis en ĉevalkonkurso neniam en la vivo!
- -- Ĉu vi bonvolus veni kun mi en mian hejmon? -- petas la viro.
- -- Kiucele?
- -- Mi deziras montri al mia edzino, kio estas la sorto de tiu, kiu nek drinkas, nek fumas, eĉ nek vizitas la ĉevalkurejon.

