Senmoraleco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malplena sako puŝas al peko"

~ Zamenhof pri senmoraleco
1335248341808.jpg

"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"

~ Hans-Georg Kaiser pri senmoraleco

"Ju pli iu ne komprenas ion, despli li parolas pri tio"

~ anonimulo pri la verkinto de ĉi tiu artikolo

"Ŭaŭ!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Senmoraleco estas ĝenerala termino por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj volas anstataŭigi ilin per aŭtoritate gviditaj "popolaj komunumoj". La subtenantoj de senmoralismo postulas, ke nature ekzistus unuecaj popoloj, do lingve kaj kulture unuecaj homgrupoj, kies anoj inter si havas la samajn popolajn interesojn, kaj la popoloj devus batali inter si, aŭ ke ekzistus rasoj, do biologie unuecaj homgrupoj, kies anoj laŭ sama ideo havas identajn interesojn kaj la rasoj devus batali inter si. La rezulto ambaŭkaze estas la malpliaprezo kaj malplivalorigo de aliaj homgrupoj.
Kadruloj.jpg

Senmoraluloj kredas pri natura etna aŭ rasa malsamvaloreco de diversaj homgrupoj, kaj plej ofte opinias, ke la plej valora raso aŭ nacio estas la propra - jen la baza difino de rasismo kaj naciismo. Rezulte malakceptiĝas la principo de egaleco inter la homoj, kiun proklamas la humanismo kaj la homaj rajtoj.

Aliaj lingvoj
wikia