Serpento

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sen la serpento, ne eblus la pento."

~ Rasputin
502.jpg

"Por kapti serpenton, ĉu uzu tridenton?"

~ Zena majstro

"Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron"

~ Zamenhof pri iu ajn

"La procento de morteco por la mordedura de la serpento mamba nigra estas de la 95%"

~ aŭtomata tradukilo pri serpento

"Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas"

~ Hans-Georg Kaiser

Serpento estas cilindroforma senpieda besto, kiun kelkaj tielnomataj intelektuloj -- ĉefe aŭstraliaj psikologoj -- konfuzas kun la homa peniso.

Laŭ la Sankta Biblio la serpento estas pli inteligenta ol aliaj bestoj, kaj scipovas paroli. (Genezo 3.1)
5376995.a8e297a2.75x.jpg

Enhavo

[redakti] Rilatoj inter serpento kaj peniso

Serpento-title.jpg

[redakti] Malsamecoj inter serpento kaj peniso

Oni povas facile distingi serpenton de peniso, se oni memoras ke…

  • Serpentoj havas dentojn, okulojn, vertebrarojn kaj cerbojn.
  • Buŝo de serpentoj estas pli granda.
  • La haŭto de serpento ofte estas multkolora.
  • Serpentoj do pli belas ol penisoj.
  • Serpentoj povas grimpi arbojn (ho, mia peniso povas grimpi ion ajn!).

Oni povas konkludi, ke la aŭstralia psikologo estas malpli inteligenta ol aliaj stultuloj.

[redakti] Amikeco, serpento kaj peniso

Soldata roto venas al dezerto, kaj oni faras instrukciojn por la soldatoj:
- Se vin pikos serpento, necesas iom tranĉi la vundon, kaj elsuĉi la venenon.
- Sed se serpento pikos la penison?
- Tiukaze, soldato, vi malkovros, kiu estas via vera amiko.

Kies peniso povas fari ĉi tion?
Resp: La mia certe povas!

[redakti] Antaŭjuĝo

La serpento tre amas la testudinon, tamen ĝia amo estas rifuzata. La serpento kriegas: "Kial?! Pro kio tio estas tiel?!" La testudino timeme respondas "Mia patrino diris, ke ĉiu viro, kiu ne havas sufiĉe da mono por povi aĉeti veston, ne estas bona viro."

[redakti] Buĉado

En iu arbaro kunvivis lupoj, ŝafoj kaj serpentoj. ĈIUtage, ĈIU lupo manĝas UNU ŝafon. Noktiĝe, ĈIU ŝafo ne manĝita de lupo, siavice manĝas UNU serpenton. Dum la nokto, ĈIU serpento ne manĝita de ŝafo, venenmortigas UNU lupon. Tiele dek tagoj pasis kaj, kiam tagiĝis la dek unua tago, restis nur unu brava ŝafo. Kiom da lupoj, da ŝafoj kaj da serpentoj kunvivis en tiu arbaro antaŭ la buĉado?

(Mi rezignas, kaj preferas ne trapasi tiun ĉi danĝeran arbaron :-( )

[redakti] Serpento kaj oro

Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: "Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin."

Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron. Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro mordo de la serpento.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas senhumuran artikoleton pri la serpento.
wikia