Sildavio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fremda spesmilo estas sen utilo"

~ Zamenhof pri sildavia monero
120px-Tin-syl

Sildavio (bonalingve Sildavujo) estas lando en la balkana regiono de Eŭrabio. Ĝi estas konata ankaŭ per la nomo La Regno de la Nigra Pelikano, kaj laŭ multaj tre similas al slava Belgio.

Al sildavoj verŝajne tre plaĉas mineralakvo.

[redakti] Geografio

5097 n

[redakti] Historio

De kie devenas la sildava gento estas necerte. La moderna Sildavio formiĝis en 1127 kiam tribestro Hveghi forpelis la turkajn konkerintojn, kaj ekuzis la nomon Muskar. En 1195 Bordurio konkeris la landon, kaj okupis ĝin ĝis 1275 kiam forpelis ilin Reĝo Ottokar la 4-a. Li diktis ke la reganto de Silvadio nepre ĉiam tenu la Reĝan Sceptron. Se li ĝin perdos, li perdos ankaŭ sian rajton regi. Tiu kutimo estis vera leĝo de la lando ĝis 1939.

En 1939, Bordurio provis invadi la landlimon de Sildavio, dum komploto renversi reĝon Muskar la 12-a. La situacio tre similis al la nazia Anschluss en Aŭstrio en 1938, sed kun malsama konkludo.

Dum la 1950-aj jaroj, Sildavio komencis sekretan kaj sukcesan spacesploran planon en la Regiono Sprodj. Spionoj el kaj Sildavio kaj Bordurio poste kidnapis Profesoron Helianto kiam ili provis akiri liajn planojn krei tute novan armilon.

Content Navigation
Aliaj lingvoj