Giorgio Silfer

El Neciklopedio

Alidirektita el Silferismo
Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n
Image mini2

"Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte"

~ Zamenhof pri Silfer

"Ĉu Silfer volas esti polikisto? Nenion tiel aperis en la vikipedia artikolo..."

~ stultulo pri Silfer

"Estas jam personoj kiuj kredas ke Esperanto estas parto de plano forigi aliajn lingvojn"

~ estraro de Esperanta Respubliko pri finvenkismo

Giorgio SILFER (naskiĝis 1949) estas pseŭdonimo de Valerio ARI. Profesie, li estas sinpufa klaŭno.

Li konfundis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li eldonas ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo.

Li diris ke Raŭmismo "estas la vojo de konado, kiu portas homan animon al universa animo". Li elvolvis sciencojn kiel la pedagogio, la biodinamika agrikulturo, la tridiviso socia, la raŭmisma medicino kaj la eŭritmo. Kiam li estis tradukanta librojn de Zamenhof, li malkovris ekkonteorion, kiu eblas superi la filozofiajn difikultojn implikanta la metodon de René de Saussure. Tiel, per tiu nova ekkonteorio, li povis inkludi la supernaturajn ideojn, pri kiujn Zamenhof parolis kaj kiun Sturmer perceptis ankaŭ. En tria etapo de lia vivo, la raŭmisma etapo, li skribis: "Filozofio de la civito", "La Nova Socia Ordo", "Renkarniĝo kaj Raŭmo", kaj aliaj.

83 o1

[redakti] Leĝa informo

Oni informas ke la nomo Giorgio Silfer estas registrita kaj per notaria akto (en Milano, 1973, notario Neri) kaj ĉe la Societo Itala de Aŭtoroj kaj Eldonistoj. Do jes ekzistas unu homo nomata Giorgio Silfer, kiu per tiu nomo rajtas eĉ subskribi oficialajn dokumentojn.

[redakti] Nobel premio

Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, volas doni al si mem la Nobel-premion pri literaturo. Tion anoncas la Esperanta Civito en sia retejo. Laŭ la Esperanta PEN-centro, Valerio Ari povus ricevi la premion interalie kiel dramaturgo pro la 24-paĝa broŝuro "Doktoro Rosales", aperinta en 1973. Krom lin, la Civita retejo opinias taŭgaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio la sekvajn aŭtorojn: Marjorie Boulton, Spomenka Štimec, Miguel Fernández kaj István Nemere.

[redakti] Ideoj

0956 n

Silfera Esperanto-Junularo

Ĉio komenciĝis en Varsovio, kie juna kartvela studento Giorgio Silfer havis la honoron persone renkontiĝi kun la granda fondinto de la internacia lingvo -- Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Silfer kritikas la propagandan koncepton de Esperanto-kulturo, ekz. de William Auld, kaj insistas, ke temas ne pri plena kulturo, sed pri subkulturo. Kaj tiu reorientiĝo inkluzivas malsaman takson de la produktoj de Esperanta literaturo, kun konkludo:

Tiam okazos la granda antaŭenpuŝo: niaj “kritikistoj” komprenos la naivecon de sia nombrado pri mankantaj akuzativoj, preseraroj kaj evitindaj neologismoj, kaj eklernos kial kelkaj paĝoj de homo kiel Sándor Szathmári, kun unu anakoluto kaj tri solecismoj, valoras multege pli ol tuta volumo da ŝvarcaj kalemburoj, laŭ e s t e t i k a vidpunkto.

Silfer rekomendas malprovincecigon de t.n. Esperanto-kulturo. Sed, diasporece, li deklaras ke oni eliru la verdan getton por akiri kaj transdoni universalajn valorojn. Evidente li ne konstatas kontraŭdiron inter la malfetiĉigo de Esperanto-kulturo kaj ties refetiĉigo per insisto je statuso de diaspora etna minoritato. Ankaŭ, restas ignorata do mistera la reala rilato inter la fikcia Esperanto-komunumo kaj la intelektula minoritato en ĝi, en kiu Silfer ambicias.

[redakti] Batado

En malluma nokto iu atakas Silferon kaj lin kruele batas. Dum la batado la nekonato subite ĉesigas kaj surprize ekkrias:

Ha, sinjoro, kiu vi estas? Mi ne konas vin. Mi volis alian bati, sed mi tre eraris ...

Silfer kondolence diras:

Ho, bedaŭrindulo! Vi nun klopodis vane!

[redakti] Kritikoj

Dum la 1990aj jaroj, la enviema verkisto Jorge Camacho aĉe karikaturis lin en la verko La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj malprave kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto.

0o1 500

Tute senrilata bildo

[redakti] Silfero kaj UEA

La krizo en UEA estas profunda, tre profunda. Sed ne temas pri la funkciado nefunkciado de la Centra Oficejo, pri la kovrilo de la jarlibro kaj ĝia aperodato, temas pri io tre pli serioza. Temas pri tio ke Giorgio Silfer transprenis la potencon ankaŭ en UEA. Li estas tre lerta, tion ĉiuj scias. Li ne banale transprenis la potencon en la senco, ke li pagis sian kotizon kaj elektiĝis prezidanto de UEA. Ne, li transprenis la mensojn de ĉiuj movadanoj.

Eble Silfer kun sia mistera efemera civita strangaĵo celis pli honestan idearon kaj projekton kompare kun la intencoj de la oportunistoj de UEA, kiuj daŭre regas ĝin, sed jam delonge devus esti en la pensio. Sed kiel eta intelekta minoritato en la maro de la propagandeca UEA-plebismo li havis neniun ŝancon en tiu movado ol iom vegeti en siaj propraj ĉambroj (kaj kompreneble ĉar li mem fuŝis preskaŭ ĉion en sia propra sfero). De la UEA-sistemo li estis bojkotita kaj prisilentita, do ricevis la saman sorton kiel chiuj aliaj Esperanto-"disidentoj" (kiel Leyk, Zelazny k.a.), kiuj kritikis la UEA-finvenkismon.

Giorgio Silfer ofte kritikas al UEA, havas certe sian bazon ekzemple en tio, ke la revuo Esperanto dum jardeko ne publikigis la manifeston de Raŭmo (la tekston "Esperanto en la okdekaj jaroj" cetere supozeble la revuo neniam publikigis; ĉu vi konas ĝin?). Kaj doloris, ke en la komenca fazo de la Civito la revuo Esperanto publikigis fortajn kritikojn de Detlev Blanke kaj aliaj pri ĝi.

Negativa estis por li la senkompata atakado kontraŭ Stano Marĉek, kiu kvazaŭ fariĝis la nova martiro de UEA. Laŭ Silfer ne la supozata mediokreco de redaktoro Marĉek kulpas, sed la ĉefa problemo estas la finvenkisma malkapablo interrilati kun personoj.

[redakti] Kongresoj

Giorgio Silfer eniris la kongresejon kvankam li ne aligis al UK- mi propraokule vidis lin. Silfer eniris la kongresejon pro invito de C. Minnaja, E-civitano.

[redakti] Silfera Konsulado

Valerio Ari, ankaŭ konata kiel Giorgio Silfer, en decembro 2006 lasis elekti sin konsulo, aŭ la prezidanto de ĉiuj Civitanoj. Estis enkalkulita la voĉo de almenaŭ unu nevoĉdoninto, Diego Fiumarella el Torino. Responde al siaj plendoj senditaj al la Civito, Fiumarella ricevis la klarigon, ke li rajtas plendi nur, se li unue pagos 300 eŭrojn, kaj ke la rezulto ajnakaze ne estos ŝanĝita. Lige kun la elektoj estis malkaŝita ankaŭ la suma kvanto de la Civitanoj: 266 personoj, el kiuj sesdeko estas lastatempe aligitaj afrikanoj. Post sia elektiĝo Valerio Ari en intervjuo klarigis, por kio la Civito estis fondita: por certigi ke Esperanto ne tute malaperu dum la nuna jarcento. Evidente laŭ li la Civito havas pli grandajn ŝancojn sukcesi pri tiu modesta tasko ol UEA kun sia 50-oble pli granda membraro.

En memintervjuo donita al La Ondo de Esperanto post la elektoj, Valerio Ari unuafoje klare formulis la finan celon de la Civito, kaj la esencon de la raŭmismo: malhelpi ke Esperanto malaperu dum la nuna jarcento. La ambici-nivelo de la "raŭmistoj" do evidente estas malpli alta ol tiu de la "finvenkistoj":

- En la nova Esperantio, kie ĉiuj individuoj estas raŭmistoj, temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento? Ja finfine la Civito ekestis tiucele.
Content Navigation
Aliaj lingvoj