Simio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Parenc' al parenco ne malhelpas intence"

~ Zamenhof pri homoj kaj simioj
Simio graffiti

"Ho, vi bruligas! :) "

~ Slavik Ivanov

Simio estas sendanĝera besto tre simila al homo, sed pli lertmova kaj inteligenta.

La simiuloj (Simiiformes, ankaŭ SimiaeAnthropoidea depende de onia preferata nomenklaturo) estas primatoj.

[redakti] Unue

Gravedulino

Turisto aĉetis simieton. Proksimiĝinte al la landlimo li kaŝis ĝin en sia pantalono. Sukcese trapasinte la doganan proceduron li prenis el la vesto la simion kaj komencis ĝin bati. Virino vidinta tion ne povis toleri kaj protestis:

-- Kial vi batas tiun kompatindan beston? Ĝi ja kondutis bone, restis trankvila, vi sukcesis libere eviti la doganimposton.
-- Ho, la impertinenta! Ĉio estus en ordo se post glatumado de aveloj ĝi ne komencus senŝeligi la bananon.

[redakti] Scienco

En la 20-a jarcento fizikistoj kaj aliaj sciencistoj estas vidintaj grupan teorion kiel la ideala vojo por studi simion.

[redakti] Vivodaŭro

3540 n

Familio kun kvar gefiloj vigladas ĉe la kaĝo de simioj laŭte.

-- Panjo, tiuj grandaj estas jam certe ses, aŭ sep jaraj.
-- Mi taksas ilin esti iom pli aĝaj.

La vartisto, staranta malantau ili aŭdante ĉion, provas helpi:

-- Jes, ili estas pli maljunaj. Buboj, vidu, tiu plej granda povus esti eĉ via patro.

[redakti] Muziko

Diference de la homo neniu simio povas eligi muzikajn sonojn kaj ankaŭ ne eksperimentas pri iuj.

[redakti] Manĝado

Simio demandas alian simion:

- Kion vi manĝas?

- Bananon.

- Kaj kial ĝi estas bruna?

- Ĉar mi manĝas ĝin duan fojon.

[redakti] Klasado

Oni klasigas ilin en tri grupoj:

Okcidentaj simioj evoluis en Sudameriko kaj havas tenpovajn vostojn. Orientaj simioj ampleksas tiujn simiojn, kiuj evoluis en la orienta duonsfero kaj ankoraŭ havas vostojn (kvankam iliaj vostoj ne estas tenpovaj). Homoideoj estas grandaj simioj sen vostoj.

Ja! Neciklopedio ankaŭ estas kulturo!

[redakti] Saĝeco

Simio fanfaronas: „Mi havas tri infanojn kaj ĉiuj havas bonan postenon. Unu estas en zoologia ĝardeno, la dua en cirko kaj la tria ludas en filmo.“

[redakti] Evolua teorio

"Avo, paĉjo rakontis, ke ni devenas de la simioj. Avo, rakontu do, kiel tio estis, kiam vi estis ankoraŭ simio."

[redakti] Historio

La primatoj aperis antaŭ 60 milionoj da jaroj – ĉirkaŭ 5 milionojn post la malapero de la dinosaŭroj. Tiuj praprimatoj iom similis la sciuron laŭ aspekto kaj grandeco, kaj verŝajne manĝis insektojn. Ili havis manojn kaj piedojn.

Antaŭ 54 milionoj da jaroj aperis estaĵoj, kiuj similas duonsimiojn (lemurojn, tarsiojn, ktp). Sed ili verŝajne tenis sin vertikale, simile al la moderna lemuro. La duonsimioj prosperis longtempe, sed komencis malaperi je la apero de la simioj.

Oaaxa

Simioj evoluis el duonsimioj antaŭ proksimume 34 milionoj da jaroj. Tiuj havis okulojn, dentojn, kaj cerbojn. Specioj de simioj povis esti kiel sciuroj, aŭ kiel katoj. Ilia anatomio sugestas, ke ili manĝis fruktojn kaj semojn kaj loĝis arbe. Simioj plejparte anstataŭigis duonsimiojn. Tamen, kelkaj specioj de duonsimioj travivis – plej ofte en regionoj, kie simioj ne loĝis (ekzemple ĉe la insulo de Madagaskaro).

Antaŭ proksimume 23 milionoj da jaroj, homedoj komencis aperi en Afriko -- tiuj evoluis el orientaj simioj. Homedoj emas esti pli grandaj ol aliaj simioj. Aldone, la homedo havas pli grandan cerbon, "kontraŭigeblajn" dikfingrojn, kaj ne plu havas voston.

La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.

[redakti] Darvinismo

7033 n

La patro: Nu, mia filo, kion vi hodiaû lernis en la lernejo?

La filo: La sinjor’ instruisto diris, ke la homoj devenis de simio.

La patro (KOLERE): Vi, eble, — sed ne mi.

[redakti] Kreismo

Se evoluo estas reala, kial daŭre estas simioj?

[redakti] Homa familio

„Marko, paĉjo hodiaŭ diris al mi, ke ni devenas de simioj. Ĉu tio povas esti vero?“

„Mi ne zorgas pri viaj familiaj rilatoj.“

[redakti] Utilo

„Kial vi deziras por naskiĝtago tiun simion?“

„Por eksperimento, paĉjo. Mi deziras observi, kiel ĝi ŝanĝiĝas al homo.“

[redakti] Grandeco

"Patro", rakontis la ses-jara Francisko, "hodiaŭ mi estis en la zoo. Tie estas simio tiel granda kiel vi!"

"Tio ne estas ebla", eksplikis la patro al Francisko, "tiel granda simio, kiel mi, ne ekzistas."

[redakti] Arbo

  • Kial la simio falis el la arbo?
  • Ĉar ĝi estis mortinta.

[redakti] Homoideoj

3684 o

Homoideoj estas la membroj de la Hominoidea familio de primatoj, kiu inkluzivas vin. Sub la nun klasifika sistemo, jen du familioj de homoideoj:

Krom goriloj kaj plimulto de homoj, ĉiuj homoideoj estas lertaj arbo-grimpantoj. Ili estas ĉiumanĝanta, kies dieto konsistas el fruktoj, herbsemoj, kaj ofte viando kaj senvertebruloj. Ili estas indiĝena al Afriko kaj Azio, kvankam homoj disvastiĝis al ĉiu parto de la mondo.

Plimulto de homoideoj estas rara aŭ minacata. La ĉefa minaco estas malgajno de tropika pluvarbara vivloko, tamen iuj specioj estas plu minacata de ĉasado de homoj por viando.

[redakti] Parenceco

Junaj geedzoj, ĵus kverelintaj, aŭtoveturas en la safariparko. Jen ili peterveturas du simiojn.

Li: - Ĉu estas via familio?

Ŝi: - Jes, la bogepatroj.

[redakti] Klasikaĵo

Simia nerdo
Antaŭ multaj jaroj, estis afabla junulo nomita Karim. Li estis profesia vendisto de ĉapoj kaj do vagadis de vilaĝo al vilaxo, portante siajn varojn. Je unu tago li estus ĉe Mug'halsaraj, la sekvan tagon oni povus trovi lin ĉe Fajzabad.

Foje, dum somera tago, li estis transiĝanta tra vastaj ebenoj, kiam li sentis sin laca kaj dormema pro longa marŝado kaj varmeco. Li rimarkis grandan mango-arbo kiu provizas bonvenan ombron. Baldaŭ li kuŝis sub la arbo kun sia sako de ĉapoj apud li kaj post minuto estis profunde dormanta.

Kiam li vekiĝis, li sentis sin refreŝigita kaj stariĝis, preta rekomenci sian vojaĝon. Sed nun en lia sako ne estis eĉ unu chapo! "O, Alaho!", li diris al si mem, "Kial la ŝtelistoj devis damaĝi min, povran vendiston?" Tiam li rigardis supren kaj ekvidis, ke inter la branĉoj estis multe da simioj, kaj chiu portas belan chapon!

Li komencis provi reakiri siajn varojn. Li kriis al la simioj, kaj ili reciproke kriis al li. Li faris grimacojn kaj malkovris, ke la simioj povas fari tion ech pli bone ol li. Li jhetis shtonojn al ili kaj tuj devis ŝirmi sin kontraŭ duŝo de malmolaj mangoj. "Aj, aj, Alaho! Kiel mi reakiros miajn ĉapojn?", li demandis al si. Tute malĝoja, li jhetis sian propran ĉapon sur la teron.

Tiam ankaŭ la simioj ĵetis iliajn ĉapojn teren, kaj li povis ĝoje preni ĉiujn. Karim kontente daurigis sian vojaĝon.

Post 50 jaroj juna Abdul, la nepo de la fama ĉap-vendisto, Karim, estis laboranta por sia familio. Li vendadis chapojn kiel faris lia avo. Post longa piedirado tra la sama ĝangalo, kiun iam trapasis lia avo, Abdul iĝis dormema kaj laca, do li decidis dormi en ombro de granda mango-arbo. Baldaŭ li estis dormanta.

Kiam li vekiĝis post kelkaj horoj, ah! - neniu ĉapo restis en lia sako! Abdul baldau ekkonsciis, ke simioj sur la mango-arbo ŝtelis la ĉapojn kaj nun portas ilin. Dum momento la ĉap-vendisto malĝojiĝis, sed tiam li rememoris la faman rakonton, kiun lia avo ofte fiere rakontis al li.

"Do, ankaŭ mi povas trompi ĉi tiujn simiojn!", diris Abdul. Li svingis sian brakojn - la simioj svingis siajn. Li saltis kelkfoje - la simioj saltis simile sur la branĉoj. Li tiris sian orelon - la simioj tiris siajn. Fine Abdul ĵetis sian propran ĉapon sur teron.

Unu simio saltis malsupren de sur la arbo, alproksimighis Abdulon kaj polmobatis lian vangon, dirante: "Impertinentulo! Chu vi supozas, ke vi estas la sola ulo kiu havas avon?"

[redakti] Ho, ve!

Cc o

-- Bela Sinjorino, pardonu min pro la alparolo, eble vi memoras pri mi... Antaŭ horo mi vidis vin ĉe la simiokaĝo...
-- Jes, mi memoras... Sed kiel vi liberiĝis?

[redakti] Zodiako

La Simio (猴) estas la naŭa en la dekdujara ciklo de bestoj kiuj aperas en la ĉina zodiako ligita al la ĉina kalendaro. Tiu jaro estas la jaro de la simio.

[redakti] Averto

Sciu: saĝas serioza simio sur sia seruro!

[redakti] Simikomerco

En vilaĝo troviĝis multaj simioj, tiom multaj, ke ili genis la loĝantojn. Fremda komercisto aperis en la vilaĝo kaj ofertis, ke li pagos dek dolarojn por ĉiu vivkaptita simio. La oferto ŝajnis bone al la vilaĝanoj, kaj ili provizore lasis iliajn kutimajn okupojn por kapti simiojn. Ili estis tiom sukcesaj, ke simikapto malfaciliĝis. La komercisto pligrandigis sian oferton, kaj promesis dudek dolarojn por ĉiu kaptita simio. La vilaĝanoj serĉis pli diligente kaj vendis pli da simioj. La simioj tre rariĝis. La komercanto plialtigis sian ofertitan prezon al kvindek dolaroj kaj ankaŭ anoncis, ke li devis zorgi iun aferon aliloke, sed sia asistanto kondukos la komercon dumtempe.

Post la komercisto lasis, la asistanto faris novan oferton. La nova oferto estis tiel: La asistanto vendos la kaptitajn simiojn al la vilaĝanoj je prezo de tridek kvin dolaroj. Kiam la komercisto revenos, la vilaĝanoj povos revendi la simiojn je la antaŭe oferta prezo de kvindek dolaroj kaj bone profiti. La vilaĝanoj elĉerpis ilian bankkontojn por aĉeti simiojn. Poste, la asistanto malaperis. Neniu iam ajn denove vidis la asistanton aŭ la komerciston. La vilaĝanoj perdis multan monon, kaj ankoraŭ havis tro multajn simiojn.

Kaj nun vi scias iom pri la funkciado de la aktiborso.

[redakti] Nobelpremio

Simio ricevis la Nobelpremion pri paco en 1994.

Content Navigation