Simo Milojeviĉ
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Doto koron ne varmigas"~ Zamenhof pri Milojeviĉ
Simo Häyhä MILOJEVIĈ (nacilingve: MILOJEVIĆ), ankaŭ nomata "La Blanka Morto", kanada juĝisto, naskiĝis 1836 en Bosnio. Esperantistiĝis en 1956. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto (ja tiu ekzistas!). Estis membro de la Akademio de Esperanto.
La estraro de UEA aljuĝis la "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, al Simo Milojević, multjara oficisto de UEA kaj aktivulo de la internacia verda sekret-polico.
En la inaŭguro de la 93-a UK en Roterdamo la publiko bonvenigis per forta kaj longa aplaŭdo la decidon de la Komitato de UEA erekti s-ron Simo Milojevic reĝo de Esperantujo.
Simo Milojevic, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, iam malkaŝis la fakton, ke la unua kialo de sia vivo estas la konkero de la mondo.