Sirenkaptado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Belecon taksas ne okulo sed koro"

~ Zamenhof


Sirenkaptado per reto.
Sirenkaptadomarvirino-ĉasado estas kaptado de sirenoj (ankaŭ konataj kiel marvirinoj aŭ knabinfiŝoj), aŭ por sporto aŭ komerco, aŭ simple por fari picon.




Enhavo

[redakti] Kiel oni allogas sirenon

Kutime oni allogas la inan ĉasaton per romantika kantado kaj per nuda naĝado. Nuda banado allogas sirenojn, ĉar ili tre ŝatas pinĉi al nudaj homoj la pugon.

Kelkfoje uziĝas kiel logaĵo la marĉevalo (ankaŭ konata kiel hipokampo). Ĝuste same kiel ĉevaloj plaĉas al teraj knabinoj, al marknabinoj placas marĉevaloj.

[redakti] Kiel kapti

Se la sireno havas longajn harojn, oni kelkfoje povas kapti per mano. Alie, oni povas uzi unu el la sekvontaj metodoj...

  • impliki en fiŝreton, aŭ fiŝretajn ŝtrumpojn,
  • lanci la fiŝan voston per tridento aŭ pikilopafilo,
  • hoki ŝin per hoko kaŝita en artefarita peniso,
  • amigi ŝin per kupida sago tra la koro.

[redakti] Post la kapto

Kiam la knabinfiŝo estas jam kaptita...

  • por ke ŝi ne povas forgliti, oni pendigas ŝin renversitan, per forta ŝnuro ĉirkaŭ la vosto,
  • sekve oni knedas al ŝi ĉiun aĵon de la korpo, por moligi,
  • sekve oni melkas al ŝi la mamojn, por fari fromaĝon el la lakto,
  • sekve oni povas ŝin sensangigi, ŝparante la sangon por uzi kiel tomatan saŭcon.

Gravas ke oni traktu la sirenon kiel eble plej milde, por ne difekti la dolĉan karnon.

[redakti] Historio

Laŭ Platono, sirenkaptado estis populara aktiveco en Atlantido. Sapfo ofte muzikis per liro por allogi kaj kapti knabinfiŝojn.