Sireno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Bela celo por fabelo"

~ Zamenhof pri sireno

Sireno -- alie konata kiel marvirino, knabinfiŝokantfiŝo -- estas mara vertebrulo, kies aspekto iome similas tiun de knabino. La simileco troviĝas en la antaŭa parto de la korpo, inkluzive la kapo kaj torako. La vosto, longa kaj pova, estas tre taŭga por daŭra rapida naĝado. La bleko estas sufiĉe melodia, kaj nomiĝas "sirena kantado". Ekde la epoko de Homero, la kantfiŝo inspiris multajn verkojn de arto kaj poezio. Oni ankaŭ povas manĝi ilin, ekzemple en la formo de pico. Sireno estas en la blazono de Varsovio, kiu, kompreneble, estas apudmara urbo.

Knabinfiŝaro (atlantaj sirenoj).


Enhavo

[redakti] Konduto

Atlanta sireno, sekvante homan
naĝantinon, grimpas sur velboaton.
Sirenoj manĝas fiŝojn, moluskojn kaj krustulojn. Por kapti predojn, ili ofte uzas siajn brako-similajn antaŭajn membrojn.

Ili emas ludi apud rokaj strandoj, insuletoj kaj malgrandaj ŝipoj, kaj kelkfoje eĉ naĝas kun homoj -- plejofte kun junaj inoj. (Vidu bildon.)

Estas malnova superstiĉo, ke la sireno havas flugilojn aŭ krurojn kiel birdo. Sed veras, ke troveblas similecoj inter la konduto de la kantfiŝo kaj kantbirdoj. Ekzemple, ĝuste kiel la birdoj pasigas multe da tempo aranĝante la plumojn, la sireno pasigas multe da tempo aranĝante la harojn.

La marknabino ŝatas brilajn aĵojn, kiel konkojn, perlojn kaj maristajn ostojn; kaj ofte konservas tiajn aĵojn en la nesto. Eble pro tio oni suspektis ekde antikveco, ke ŝi kantas por logi maristojn al pereo.

Tamen, laŭ la nuntempa scienca interkonsento, sirena kantado estas sufiĉe nekutima kaŭzo de maristaj mortoj.

[redakti] Subspecioj

Fiĝia Marvirino
(19a jarcenta specimeno)
Kelkajn subspeciojn oni konas --
  • La atlanta sireno
  • La fiĝia marvirino
  • La marhipopotamo (aŭ grasa sireno)

La atlanta (aŭ atlantida) sireno estas por artistoj la plej populara subspecio. Ĝi estis kulture tre grava por antikva Atlantido. Sed la fiĝia marvirino hodiaŭ estas multe pli ofte kaptita kaj fotita.

La marhipopotamo naĝas malrapide, manĝas plejmulte maralgon, kaj ĉiam manĝadas. Ŝi eble estas aparta subspecio, aŭ (laŭ alia teorio) marvirino atlanta aŭ fiĝia, kiu manĝadis troe.


[redakti] Ekologia graveco

La fiĝia marvirino estas grava manĝaĵa rimedo por la giganta polpo.


[redakti] Kion diri al infanoj?

Marvirino en la natura ĉirkaŭaĵo estas fascina vidaĵo, precipe por infanoj. Danĝeras tamen la kombinaĵo de infanoj, profunda akvo, kaj granda vivulo. Do oni kutime diras al infanoj, ke ili rigardu el sekura distanco.

Homa infano kaj atlanta marvirino
vizaĝ-al-vizaĝe.
Malnova poemo esprimas timojn gepatrajn...


En la akvo milde onda -
Longa brako, mamo ronda.

"Jen la damo sur roko mara,
Belvizaĝa kaj belhara!"

"Jen fiŝa vosto, karulino!
Ne damo! Estas marulino!
Kvankam ŝi ja belvizaĝas,
Se vi ŝin iras, ŝi fornaĝas -
Forturnas la belharan kapon,
Ekdonas fortan vostan frapon!
Brakojn longajn ŝi ja havas -
Se vi subiĝas, ŝi malsavas!" [1]

[redakti] Sirenkaptado

Homoj kaptas sirenojn per malsamaj iloj – ekz. hoko, reto, tridento, pafarko. La fiĝia marvirino estas tradicie prenita per havaja katapulto.

Oni kaptas knabinfiŝojn por malsamaj kialoj, ekz. por sporto, por komerco, aŭ simple por fari picon. Oni ankaŭ kaptas por akiri vivajn specimenojn uzeblajn kiel artajn modelojn, aŭ kiel kantantajn sirenajn. Sirena kantado tre utilas por la reklama industrio.

La marhipopotamon oni ofte harpunas por la graso.

Vidu ĉefan artikolon pri sirenkaptado.

[redakti] Teologiaj temoj

Marhipopotamo aŭ grasa sireno
Tra la mezepoko, katolikaj teologoj multe diskutis temojn kiel
  • Ĉu marvirina vosto indikas sorĉon?
  • Ĉu pentristo de la Sankta Virgulino rajtas uzi sirenon kiel modelon?
  • Ĉu eklezia leĝo permesas sirenan picon esti manĝata je vendredo?



[redakti] Besta liberigo kaj la sireno

Laŭ porparolanto de la besta liberiga movado: "Ne gravas al ni, kiel oni traktas sirenojn, ĉar sirenoj ne estas plene bestaj."

[redakti] Ankaŭ vidu

[redakti] Notoj

  1. Yemen in Aquom mildœ ondam estas averta poemo el la ilustrita antologio Racontoym Instruaym, ĉirkaŭ 17a jarcento (tradukita el Arĥaika Esperanto)
Sirena nesto


La Vikipedio havas sekan artikolon pri la sireno.