Skeptikulo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Li jam estas trans montoj kaj maro"

~ Zamenhof pri skeptikulo

"Schön, dass du in der Übersetzung das Futur gewählt hast!"

~ germano pri ĉi tiu artikolo

"Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika"

~ Karlo Valentino
Skeptikulo estas homo kiu kredas nenion kaj neniun, eĉ se tiu mem vidas.
300px-De ongelovige thomas.jpg

Enhavo

[redakti] Duboj

Ĉu eblas diveni la estonton? Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron? Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj? Ĉu proksimas la fino de la mondo? Ĉu NASA pruvis ke Jesuo resurektis? Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo? Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio? Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek doloron nek ian cikatron? Ĉu estas la estonto skribita en la steloj? Ĉu ekzistas la hantitaj domoj? Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso? Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj? Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro? Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj? Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabloj?

La respondo estas ciam nur unu: NE! Sed ili esperas tutkore ke oni pruvos ion ajn al ili.

[redakti] Kaŭzo

Ĝenerale skeptikecon kaŭzas traŭmato en infanaĝo. Ekzemple, kiam oni diras al infaneto ke ne ekzistas Avo Frosto, aŭ ke fejno ne donos al ĝi belan flugantan ĉevaleton, la uleto sentas sin perfidita kaj ne volas plu kredi ion ajn, kiu diras la gepatroj. Vere, ili esperas devigi al plenkreskulojn ke li montru la kaŝitajn Avo Frostro kaj fejno, ĉar, laŭ infana logiko, adoltoj volas reteni tiujn bonaĵojn al si.

Snob.jpg


[redakti] Komo

Kredanto:
Homo pensas, Dio direktas.
Skeptikulo:
Homo pensas: Dio direktas.

[redakti] Infanecaj Plendoj

Memkompreneble, maleblas pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo, la monstro de la lago Ness, la flugantaj teleroj, la psiĥa kirurgio aŭ la astralaj vojaĝoj; samkiel maleblas pruvi la neekziston de la Tri Magoj, la museto de la dentoj, Paĉjo Kristnasko, la feinoj aŭ la gardanĝelo. La problemo kuŝas en tio ke, ĝis tiu ĉi momento, neniu prezentis evidentaĵojn konfirmantajn la ekziston de iu el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj al skeptikuloj la ŝarĝo de la pruvo falas sur tiun kiu defendas la realon de io.

La problemo estas ke, skeptikuloj ne nur ne kredas ĉiu, ili plore plendas ke oni pruvu la ekzistado de tiuj aferoj, kiujn ili diras neekzisti.

[redakti] Asekuro

-- Vi ĉiujare zorgis pri asekuro de via bieno kontraŭ incendo. Kaj vi plurjare ricevis konsiderindajn kompensojn. Nun ni proponas al vi kontrakton por asekuri la vitejon kontraŭ frostdomaĝo. Kial vi nun kontraŭstaras?
-- Kiu kapablas fari froston?
Aliaj lingvoj
wikia