Skiado
El Neciklopedio
"Rigardu min, panjo!"
~ skiisto pri si mem
"Rigardu, antaŭ ol vi saltas!"
~ patrino pri skiisto
"Me konocas il maxim longe e mustas dicar, ke il tre deceptis me tale"
~ idisto
"Brave, brave!"
~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo
Konsciaj homoj en tuta mondo malamu ŝovinisman skiadon!
[redakti] Lingva noto
En la norvega "hopp!" estas imperativo signifanta "saltu!", sed ĝi ankaŭ estas uzebla kiel interjekcio ne rilatanta al saltado.
Dum la mondĉampionado pri skiado en la Altaj Tatroj, Slovaklando, la publiko kuraĝigis la skikurantojn, dirante "hopp! hopp!". En Norveglando oni uzis tion kiel klarigon de la malbonaj rezultoj de la norvegaj kurantoj: la publiko petadis ilin salti, kvankam temis pri longdistanca kurado!
[redakti] Varmigo
Juna paro sidas sur benko en skiejo.
- -- Ĉu mi povas revarmigi miajn manojn inter viaj femuroj? -- demandas la
knabo. La junulino kapjesas. Post kelkaj minutoj ŝi demandas:
- -- Ĉu al viaj oreloj ne estas malvarmaj?
