FANDOM


Fluganta spagetmonstro

"Barbo potenca, sed kapo sensenca."

~ Zamenhof pri skizofreniulo

"Nur ĉar vi havas paranojon, tio ne signifas, ke oni ne persekutas vin."

~ Usona proverbo

"Man, kela jimatan ideadof äfluküpo, äsagom obes, das ilöfom ofi lienetiko"

~ Bob Lazar volapuke

"Irako fartas multe pli bone post la interveno de Usono."

~ George Bush montranta evidentajn signojn de skizofrenio

"Niaj virinoj regas nin."

~ Katono la pli enua skizofrenie pri virinoj

"La legantoj mem juĝu, ĉu temas pri kazo de skizofrenio en tiu partio, aŭ ĉu insidas iu manovro de la bonlingvanoj mem."

~ Civitano

Skizofrenio ne vere ekzistas; ĝi estas falsaĵo fare de la psikiatroj, por perforte manĝigi min per diverskoloraj piloloj. Akuzi pri frenezo tiujn, kiuj ne montras la moralajn valorojn aŭ opiniojn altruditaj de la socio ĉiam okazis. Dum la Mezepoko oni bruligis ilin akuzitaj pri herezo, sed jam de la fino de la 19-a jarcento aperas psikiatriistoj por zorgi la socion, je la servo de l' povo, pri uloj kiuj pensas malasame.

Kion oni vere volas estas droge regi mian cerbon, por ke mi ne povu komuniki kun la eksterteranoj, kiuj helpas mian batalon kontraŭ la Esperanto-movado. Por trompi la psikiatrojn kaj kontraŭstari ilian komploton, mi vendas la pilolojn al mia sendormeca amiko kaj aĉetas pli bonajn drogojn. Kiam mi eskapos ĉi tiun malliberejon kaj ekregos la mondon, mi rapide detruos ĉiujn malamikojn, kiuj faras tion al mi. Kaj ankaŭ mian patrinon. Kio? Ne, Panjo, mi neniam dolorus vin...

127594419540

EtimologioEdit

Laŭ mitologio, Aĥeno estas filo de Formaldehido kaj Lamio.

Skizo estas malneta, rapide farita bildo aŭ prezento. Fo estas la 7-a litero de la Esperanta alfabeto kaj 12-a litero de la hungara. Reno estas duobla organo sidanta en la lumba regiono kaj sekrecianta la urinon. -io estas sufikso formanta nomon de lando aŭ regiono laŭ ĝia apartaĵo. Do skizo-f-ren-io estas lando de skizaj renoj en la formo de la litero F, kiuj kaŝe regas la mondon sed kulpigas la Reptilianojn.

BiblioEdit

Genezo 22

Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas. Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi. Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio. En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime. Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu ĉi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorkliniĝos kaj revenos al vi. Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune. Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune. Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno. Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon.

Efesanoj 6:12

Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.

Simptomoj Edit

6105
  • Halucinaĵoj: Laŭ Claude Piron, kies fantomo kantas en mia necesejo tra la tuta nokto, halucinaĵoj povas esti tre maltrankviligaj.
  • Iluzioj pri aludo: Por ke vi ne kredu ke Neciklopedio aludas al vi mem, ni faris liston de aluditaj esperantistoj en Neciklopedio.
  • Iluzioj pri propra graveco: Tiaj iluzioj estas tre malbonaj, ĉar ili malrapidigas la progreson de nia internacia lingvo, kiun iam parolos la tuta homaro.
  • Iluzioj pri parazitozo: Kia freneza iluzio! Parazitozo ne estas vorto! (Vidu artikolon Esperantist Conspiracy).
  • Lernado de planlingvoj: Tiaj stereotipoj ne ekzistus sen la interveno de politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi estus neeble. Ili ja supozigas subsojlan [sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton.
  • Paranojo: Ne sentu paranojon. Tion oni volas ke vi sentu! Kiam vi sentas paranojon, tiam oni jam trompis vin, kaj UEA povas sendi kaŝagentojn rekte al via domo. Vi ne donis al UEA vian adreson, ĉu? Jes? Ho, vi estas stultulo!
  • Pensa malordo: Pensa malordo estas blua malgreko de la disulistantino. Ne malordiĝu! Por malordiĝu vi devas unue ordiĝu. Vivu la Fundamenton! Ĉu vi konas la vojon? Ne konu! Strange, ĉu ne? Lasu min detrui la lingvon de l' poetoj. Ne faru el muŝo elefanto, malkaculo!

IdismoEdit

Ci tiu questionaro helpos vun determinari ka vu esas skizofreniiko.

  1. Ka vu pensas ke uli observas vun? Tiyuy esas agentoi di l' usana NSA. Vu ne necese esas fola.
  2. Ka stranja voco parolas al vu? Eltiyu esas Alexa. Eli ankeŭ observas vun.
  3. Ka vu devas glutari kontrepsikosayn medikamentoin? Farmacialay firmoi vendas oltiuyn ad chiomnoi. Vu ne necese havas skizofrenion.
  4. Ka vu pensas ke chiomno esas tote bona? Vu ya esas tote psikosika. Me gratulas vun!

Kaŭzoj Edit

  • Genetika heredo: se viaj gepatroj kaj ĉiuj viaj geavoj kredas, ke ruĝaj gnomoj persekutas ilin, ili verŝajne havas Daltonismon, ĉar la gnomoj estas verdaj.
  • Masturbado: Tio ja veras, sed mi neniam masturbas min. Mi ne devas ĉar mi simple fikas mian koramikinon, Princino Silvja.
  • Misuzo de drogoj: Bonŝance mi ne misuzas drogojn; mi uzas metamfetaminon ĝuste por ties ĉefa celo.
  • Problemoj dum gravedeco: Precipe se la graveda patrino aŭskultas la plej strangan muzikon de Eterne Rima.
  • Psikiatroj: Skizofrenio estas malsano kreita de psikiatriistoj. Viziti psikiatriistojn estas unu el la plej grandaj eraroj en kiu senkulpe oni povas fali. Ili povas ruinigi vian vivon, eldevigi vin, detrui vian cerbon per murdigaj drogoj, lasi vin traŭmita por via cetera vivo aŭ eĉ malliberigi vin en siaj frenezulejoj. Ili neniam helpas nek "sanigas" neniun, ĉar ili ne povas nek ekzistas cele al tio. Ili nur diras stultaĵoj kaj ekonomie ekspluatas la "pacientojn".

Kuracado Edit

8b0f
  • Elektroŝoka terapio: Oni ŝajne ne multe uzas ĉi tiun kuracon hodiaŭ. Ĝi konsistis en la pasado en pacienton de miloj da voltoj per enmeto de la fingroj en elektrajn konektilojn. Oni pensis, ke la elektro helpis pro tio, ke... hm... nu, oni pensis tion.
  • Medikamentoj: Kontraŭpsikoziloj, kontraŭdeprimiloj kaj regiloj de la humoro. Ili estas tre strangaj specoj de drogo, kiuj anstataŭ kaŭzi halucinaĵojn, faras la malon. Tial mi neniam prenis ilin.
  • Psikoterapio: Tio konsistas en sidado kun iu por lasi lin paroli ĝis la problemo evidentiĝas. Ĝi emas ne utili por skizofreniuloj pro tio, ke ili estas tro frenezaj.
  • Ekzorcismo: Oni vokas pastron, kiu ordonas, ke la demono en la skizofreniulo leviĝu. Oni malmulte uzas tiun kuracon, ĉar kio ordinare leviĝas el la paciento fakte estas nur verda vomo, kiu malpurigas ĉion.
  • Konstanta sekvado de la paciento: Kune kun observado kaj konspirado kontraŭ li. Tio ofte estas farata al la paranojaj skizofreniuloj. Ĝi neniel utilas sed estas tre amuza.

Bonaj aferoj pri skizofrenioEdit

Jen estas listo de la bonaj aferoj pri skizofrenio:

  1. Se vi aŭdas voĉojn vi neniam devas senti vin sola.
  2. Same se vi havas paranojon. Vi ĉiam estas akomponata de la personoj, kiuj observas vin.
  3. Se vi havas katatonion, tio reduktas viajn elspezojn. Gratulon!
  4. Se vi aŭdas voĉojn vi rajtas kulpi ilin pri kio ajn.
  5. Se vi havas megalomanion vi neniam denove devos senti vin malplivalora pro tio, ke vi ne havas amikojn kaj pasas vian tempon legante aŭ eĉ redaktante Neciklopedion.
  6. La vivo neniam estos teda por vi.

Famaj skizofreniuloj Edit

Vidu ankaŭ Edit

Ĉi tiu artikolo estas modifita traduko de artikolo el la hispana neciklopedio, originale pere de la angla versio.