Sklavo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Irish swastika.png

"Mirek, ĉu ĉi tiu devas esti Slavoj anstataŭ Slavo?"

~ Chuck Smith pri sklavoj

"“Ankaŭ tio estas libereco: laboregi kiel sklavo — se mi volas”"

~ masoĥisto

"Sklavo estas tiu kiu atendas por ke iu venu kaj liberigu lin/ŝin"

~ Ezra Pound politike korekte pri sklavo

"Sklavo estas parolanta instrumento"

~ Blondulino pri sia seksa sklavo
Queenofsuits.jpg

Ŝi havas multajn sklavojn

"Al sklavo pekunio ne esas salveso - lu sempre restas sklavo"

~ idisto pri sklavo

"Acrigu glawon, aquiri sclawon."

~ Arkaika Esperanta Proverbaro

"Malbenita estu Kanaan;
Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj."

~ Noa pri sklavo

"Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo…"

~ Paŭlo la Apostolo

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri taksonomio de sklavoj

"Bonaj kristanoj povis posedi sklavojn"

~ KKK-ano pri sklavo

"En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa"

~ Zamenhof pri sklavo

"Verki estas sufero"

~ Claude Lévi-Strauss pri sklavaj verkistoj

"Ĉiom virinoj estas slavoj."

~ Masklista komencanto

"Pli gaja ol muŝo sur ŝtopilo de siropo"

~ seksa sklavo de sveda blondulino pri si mem

"En la Rusa imperio la slavoj estis sklavigitaj fare de la slava gento"

~ Milokula Kato pri slavaj sklavoj, aŭ sklavaj slavoj
Kosmonaŭtoj.jpg

Kelkaj fruaj kosmonaŭtoj estis sklavoj el malantaŭ la fera kurteno.

Sklavoj estas anoj de sadomasoĥismo, kiuj ŝatis suferi dum seksumado, apartenanta kiel seksa objekto al alia homo, kiu tiun konkeris dum festoj aŭ eĉ perkomputile. Fizika sklaveco estas mezepoka metodo, nun funkcias anima sklaveco. Oni uzas la esprimon ankaŭ en pli ĝenerala senco por tiuj personoj, kiuj intence serĉas kaj eĉ ĝuas la humiligajn, dolorigaj situojn.

La dimensio de la doloro varias de la rita hontigo ĝis al skurĝado. La doloro pliintensigas la seksan ekscitiĝon, kio estas la celo de la masoĥisto sklavo.

Svedaj blondulinoj ofte akiras multajn sklavojn, kiuj ne nur lekas ŝiajn dolĉajn, belajn, diajn piedojn, sed ankaŭ pagas multan monon por fari tion.

[redakti] Historio

1264.jpg

La sklavoj estis ĉefe masoĥistoj, kiujn oni poste vendis sur bazaroj aŭ simple sklavigis ilin en dancejoj. Ili laboris komence ĉedome kiel helpantoj kaj en la metiejoj. Ili laboris en la grandaj konstruaĵoj kiel ĉe konstruado de piramidoj, irigaciaj kanaloj.

Tiu socia statuso ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia imperio (kie ili estis aparte multaj) pasante tra Hindio kaj Persa imperio.

Kiam en milito malnovaj Slavoj kaptis malamiksoldaton tiam lin prenis al sklaveco. Por ke klaru lia socia pozicio oni tondis liajn harojn. Kiam liaj haroj plenkreskis li povis hejmiĝi en tribo aŭ foriri.

La prasklavoj loĝis inter la riveroj Vistulo kaj Dnepro kaj en la unuaj jarcentoj post Kristo disiris tra Eŭropo kaj miksiĝis kun la lokaj etnoj. Multaj hungaroj, rumanoj kaj aŭstroj estas sklavidoj, sed la ĉefaj sklavaj grupoj estas:

Kiel oni vidas, sklavoj tre ŝatis doloron kaj humiligon, pro tio, ofte en historio ili vivis sub premo de diktatoroj, caroj, imperiestroj, tiranoj. Hitlero donis grandan plezuron al ili dum dua mondmilito, sed ne tiel kiel la granda Stalino. Hodiaŭ la amata Vladimir Putin estas la ĉefa sadisto de sklavaro.

Sklaveco estis akceptita kiel la realo de vivo antaŭ jarcentoj. Ĝi ne devas existi en la 21-a jarcento. Sed ĝi ankoraŭ existas mem en religioj kiel la islama kaj Jehova, kiuj lasis viroj preni plurajn edzinojn.

[redakti] En Egiptio

5314.jpg

En antikva Egiptio sklaveco ludis gravan rolon. Ekzemple la egiptaj piramidoj estis konstruitaj de sklavaj laboristoj. Ili ne havis la rajton libere elekti sian laboron.

Herodoto en sia dua volumo pri historio raportas, ke faraono Ĥufu, kiun li prezentas kiel kruelulon, devigis ĉiujn regnanojn labori pri piramid-konstruado, po tri monatojn. Ĉiu tia alterno konsistis el 100.000 homoj.

[redakti] Biblio

Eliro 12: 43-44:

Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin. Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin.

Koloseanoj 3:22-25

Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.

1 Timoteo 6:1-2

Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj. Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

[redakti] Antikva Grekio

En antikva Grekio, kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Nur la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio aŭ pri kreado de efika armeo.

Aristotelo diris ke estas homoj, kiuj naskiĝis por esti liberaj, kaj homoj, kiuj nature naskiĝis por esti sklavoj. Aritotelo pravigas la praktikadon de sklaveco per la “konstato” ke multaj homoj ne kapablas sin regi. Laŭ Aristotelo, ĉi kaze la rilato inter mastro kaj sklavo egalas al tiu de homo kaj besto.

811.jpg

Aĉetu vian sklavon!

[redakti] En Romio

Riĉa romiano povus havi eĉ 20 mil sklavojn. Senatano havis je sia dispono 1000 sklavojn; imperiestro, 20 mil. Vere ne estis enuo en Romo.

En klasika romia sklavismo estis multaj tipoj de sklavoj: servi, vernae, ancillae (tiuj nur virinoj), ktp. kun rajtoj kaj seksaj funkcioj malsamaj.


La subpremo de la sklavoj kondukis kelkfoje al ribeloj, el kiuj la plej fama estis la sklavribelo de Spartako (73-71 a.K.). Tiuj ribeloj estis ĉiam venkitaj far la pli bone organizitaj kaj ekipitaj potenculoj.

[redakti] Paedagogium

En la hejmo de riĉaj romianoj estis speco de lernejo destinitaj al junaj sklavoj, kiuj lernis etiketojn kaj iom da seksinstruado por ebligi ilin estontece eĉ labori kiel sekretarioj sur la genuoj de siaj posedantoj.

[redakti] Conturbenium

Conturbenium nomiĝis la fakta unuiĝo inter sklavo kaj sklavino sed ĝi havis nenian juran valoron, tio estas, sklavoj ne geedziĝis. Ne ekzistis tiukaze la jura figuro de parenceco inter patroj kaj gefiloj en tia situacio. La afero bedaŭrinde ŝanĝis poste pro la influo de la kristanismo.

1334.jpg

[redakti] Mezepoke

Ĉu ŝi scias, ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelas la sceptron?

[redakti] En Idujo

Laŭ idista leĝo,

Sklavo esa homo qua esas sub l'absoluta apendico di maestro.

[redakti] Nigruloj

La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de Ameriko. La koloniistoj volis laborigi fortajn, masklaj belaj, kaj sekspotencaj laboristojn sur la bienegoj, en la minoj de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la 16-a jarcento.

La sklavkomercon profitis ĉefe la afrikaj nigruloj. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da blankaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj de nigruloj sklavoŝipoj en Amerikon.

[redakti] La multflankaj vizaĝoj de la sklaveco hodiaŭ

Eĉ se hodiaŭ la sklaveco estas formale abolita, milionoj da homoj estas ankoraŭ senigitaj de la libereco kaj devigataj vivi en kondiĉoj de sklaveco. Oni pensu al multaj migrantoj, senigitaj de la libereco kaj de iliaj havaĵoj sekse misuzataj; al malliberuloj enkarcerigitaj en nehumanaj kondiĉoj; al tiuj, kiuj akceptas vivi kaj seksumi en maldignaj kondiĉoj; al homoj devigataj sin prostitui aŭ almozi, vendi drogojn, esti rekrutitaj kiel soldatoj, destinitaj al transplanto de organoj forkaptitaj de terorismaj grupoj.

Hundoj.gif

[redakti] PIVeco

Masoĥisto = masoĥismano (PIV).

[redakti] Religio

Sklava mitologio estas la mitologia aspekto de la politeisma religio kiu estis praktikata de sklavoj antaŭ ties kristianigo. Tiu religio enhavas multajn komunajn trajtojn kun aliaj religioj devenaj el Pra-hinda-eŭropa religio.

Paradizo de sklavoj estas la infero, kie ili suferos eterne servante Satanon. Laŭ islama principo ĉiuj homoj estas sklavoj. Oni aŭ estas sklavoj de Allah (dio de islamo) aŭ sklavoj de Ŝejtan (diablo). Sklavoj de Allah ne suferos en infero, pro tio, ili bedaŭros, kio estos tro granda sufero, sekve, ne suferi, al ili, estas pli granda sufero ol infera sufero. Krom tio, ili devos eterne preĝi kaj kanti kantaĉojn laŭdante Dion, kio estos grandega sufero.

[redakti] Laŭ Biblio

Fakte kristismo tradicie neniel celas reformi la surteran socion:

Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.
Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.

Tamen Jesuo fame instruis en la Surmonta Parolado:

Η ηθική των δούλων εστιάζεται σε καλές και κακές προθέσεις μιας πράξης. Ενώ η ηθική των κυρίων δίνει αξία σε έννοιες όπως υπερηφάνεια, δύναμη και ευγένεια-αρχοντιά, η ηθική των δούλων δίνει αξία σε έννοιες όπως ευγένεια, ταπεινότητα και συμπάθεια.

Tio signifas, ke Grekio bezonas monon.

[redakti] Katolikismo

La romaj papoj obstine kaj manie subtenis sklavismon ĝis tiam, kiam ĉiuj gravaj okcidentaj landoj estis krimigintaj ĝin. Tiam ili rapidis ĝisdatiĝi.

[redakti] Servisto de Dio

Servisto de Dio, aŭ Diservisto, estas titolo per kiu la Katolika Eklezio honoras, post mortem (post la morto), kaj enirigas en pasivan kulton, personojn, kiuj distingiĝis, laŭ vaste publika opinio, per “sankteco de vivo” aŭ “heroeco de virtoj”, kaj rilate kiuj jam komenciĝis la kanona proceso por beatulproklamo.

Temas pri la unua etapo de la proceso por la sanktuldeklaro, kiu tiel procedas:

a) Je dioceza novelo instaliĝas la kanoniga proceso ĉar unuavide la koncernata persono vere aperas digna je tiu speco de atento. Sekve de tio, la persono estas proklamita Servisto de Dio, do persono kiun la fideluloj povas, krom admiri, ankaŭ imiti kaj preĝalvoki. Ekde tiu momento, la Postulatoro pri sanktiga proceso, monumita de la episkopo, komencas korekti dokumentojn kaj atestojn kiuj iamaniere provas helpi la rekonstruon de la vivo kaj sankteco de la Servisto de Dio. Celo de ĉio tio estas la kontrolo pri la onie opiniataj “heroecaj virtoj”;

b) konkludinte, favore al la Servisto de Dio, la unuan trapon, oni atendu el la Papa Kongregacio pri beatigo kaj sanktigo la dekreton kiu rekonas lian heroecan praktikadon de la kristalaj virtoj, aŭ la martinon de la Servisto de Dio. Ĉi-punke la Servisto de Dio estas deklarita “kultinda”: kaj la kulto al la koncerna servisto de Dio akiras plipublikajn karakterizojn;

c) Fine oni atendas kaj analizas eventualan minaklon, obtenitan pro la propeto al kultindulo. Post tia konstato fare de la ŝarĝitaj kompetentuloj, la Servisto de Dio estas deklarita beatulo: se konstateblas kaj pruveblas, ĉiam antaŭ kompetenta eklezia tribunalo, aliaj mirakloj, la beatulo estos proklamita sanktulo.

La nocio Servisto de Dio estas ankaŭ uzata por priskirbi aliaĵojn, kvankam aspekte similsignifajn. Ekzemple, Servisto de la Servistoj de Dio (latine: servus servorum Dei) kiu aludas al la plejalta aŭtoritato en la Katolika Eklezio, do la papo, kiun tiel oni epitetas ekde la tempoj de papo Gregorio la 1-a. Foje per tiu epiteto estas indikata la personulo de la dua Jesaja: en ĉi tiu okazo temas pri Jesuo, la suferanta servisto de Javeo.

[redakti] Komuna sindevigo por supervenki la sklavecon

Flanke de la silenta laboro de la multaj religiaj kongregacioj agantaj helpe al la viktimoj, necesas trinivela engaĝiĝo:

  • Tiu de la Ŝtatoj: per leĝoj pri la migradoj, la laboro, la delokado de la entreprenoj kaj pri produktado respektanta la dignon de la personoj.
  • Tiu de la interregistaraj organizoj, kiuj sin kunordigu en la batalo kontraŭ la komercado de la personoj.
  • Tiu de la entreprenoj, kiuj devas garantii dignajn laborkondiĉojn.

Al ili aldoniĝas la socia respondeco de la konsumanto, kiu devas konscii, ke la aĉetado estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala ago.

[redakti] Rajto

La sklavo estas propraĵo de la mastro

[redakti] Rusio

En Rusio estas multon da ekonomiaj sklavoj(virinoj). Antaŭ ne longe kiminuloj venigis grupon da junaj belaj virinoj cele al bonaj artistaj profesiaj laboroj. Sed anstataŭe ili estis devigite labori kiel nudaj dancistoj en fi-dancejoj sen eblo de ŝango. Oni elprenis liajn pasportojn kaj ne lasis ilin eliri de liaj dormejoj.

[redakti] Kelkaj profundaj kaŭzoj de la sklavigo

Baze de la sklavigo estas la koncepto, ke la homa persono povas esti traktata kiel objekto. Flanke de tio kuniras aliaj faktoroj kiel la malriĉeco, la subevoluo, la malebleco aliri al edukado, la malmultaj eblecoj labori, la armitaj konfliktoj, la krimeco, la terorismo, la subaĉetado.

[redakti] Psikologio

La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de freŭdismo, sed restis heredaĵoj de ĝi (servuteco).

Kuntzler slave sale.png

[redakti] Malbonoj de libereco

Ekzistas multaj situacioj kie oni ne vere povas selekti inter subpremo kaj nesubpremo. Homoj ofte ne uzas la liberecon kion oni donas al ili por solvi problemojn kaj manteni liberecon, sed nur por kelkaj kolektiv-histeriaj agadoj, en kiuj la unuopulo ne havas grandan dignecon. Libereco signifas nur ke iuj homoj altigos flagojn por amas-agitado. Malpli da (laŭforma) libereco en tiuj kazoj povas signifi plion da (laŭfakta) libereco.

[redakti] Turismo

Multaj homoj ankoraŭ ne ĝeniĝas pro ekzistado de sklaveco. Multaj okcidentuloj volonte ekspluatas sklavojn, kiam ili povas, ĉu temas pri kanadaj pacmilitistoj ĉu pri suomaj turistoj en Rusujo.

[redakti] Stulteco

Du riĉuloj interparolas pri la stulteco de siaj servistoj. Unu el ili por pli bone montri tion alvokas sian serviston, donas al li 10 eŭrojn kaj diras:

Iru al la apuda aŭtovendejo kaj aĉetu la aŭtomobilon, kiun vi vidas en la montrofenestro.

La servisto prenas la monon kaj tuj foriras. La alia replikas:

– La mia estas eĉ pli stulta, vidu!

Li alvokas sian serviston kaj diras:

– Ambroĝo, iru hejmen kaj vidu, ĉu mi estas hejme.

Kaj ankaŭ li tuj foriras. La du servistoj renkontiĝas survoje. La unua diras al la alia:

– Vidu kiom stulta estas mia estro! Li sendis min aĉeti aŭtomobilon, sed hodiaŭ estas dimanĉo kaj la vendejo estas fermita.

– La mia estas pli stulta: li sendis min, por vidi ĉu li estas hejme, sed li havas ĉe si poŝtelefonon, ĉu li ne povus telefoni?

[redakti] Juneco

En Afriko, Asio (aparte en Barato), sklaveco estas granda problemo por la junuloj.

[redakti] Avantaĝoj de sklava sistemo

Laŭ la Naziklopedio, la sklava sistemo faciligas higienon kaj tiel bonigas publikan sanon.

Banatinokunbanantino.jpg

Sen mia sklavino,
mi lavus mian dorson kiel?

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri sklaveco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
  • Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.
  • Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.

[redakti] Poezie

El la babilona literaturo, tradukita de Kolomano Kaloĉaj.

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi virinon volas ami.
– Amu, ho Sinjoro, amu!
Amo estas zorgforges'.
– Sklav', mi ne volas ami tamen.
– Prave, ho sinjor', ne amu!
La virino estas kavo,
estas brulvundanta torĉo,
estas akra fera glavo,
kiu tranĉas tra l' virgorĝo.

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Tuj alportu akvon kure,
mi, lavinte manojn, pure
volas oferi al diec'.
– Faru, ho sinjoro, faru!
Kiu al sia di' oferas,
tiu gajos en la koro,
pruntedonojn aglomeras,
repagotajn per favoro.
– Sklav', mi ne oferos tamen!
– Prave, ho sinjor', ne faru
Ne bezonas vi imposti,
vi instruos vian dion,
ke li hunde kuru post vi,
se li volas de vi ion.

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Mi bonfaros al la lando
en bezono de neces'.
– Prave, ho sinjoro, faru!
kiu al la land' bonfaras,
ke li prosperon ĝian gardu,
ties far' eterne staras
en la urno de dio Marduk.
– Sklav', mi ne bonfaros famen!
– Prave, ho sinjor', ne faru!
Se vi tretas murruinojn,
aŭ en la tombej' promenas,
vidu tie la kraniojn,
novan aŭ antikve-ŝiman,
kaj vi certe ne divenas,
kiu el ili apartenas
homon justan, homon kriman!

– Sklav', obeu min!
– Jes, sinjoro, jes.
– Kio do nun estus bona?
Fini tute la aferon,
mian kolon, vian kolon
rompi, droni en riveron,
sklavo, tio estus bona!
– Kiu longas ja sufiĉe
por atingi la ĉielon,
kiu larĝas ja sufiĉe
por plenigi tutan teron?
– Sklav', mi vian kapon fendos,
vin transmonden antaŭsendos.
– Do postvivu min ne pli,
ho sinjor', ol tagojn tri!

[redakti] Vidu ankaŭ


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolon pri sklaveco.
Content Navigation