Skribo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne kredu al orelo, kredu al okulo"

~ Zamenhof pri skribo

"Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco"

~ 2 Timoteo 3:16

"Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon"

~ Romanoj 15:4


Skribo estas sporto por du, tri, kvar aŭ ses ludantoj. Ludantoj provas formi specialajn kombinaĵojn de kartoj por gajni poentojn dum serioj de manoj. Skribo havas multajn distingajn trajtojn, inkluzivante la uzon de skrib-tabulo por poento-kalkulado, la "skribo" aŭ "skatolo" (aparta mano de kartoj formitaj de diskartoj de la ludantoj, kaj du fazoj gajni poentojn. Ankaŭ la poento-sistemo inkluvizas - inter aliaj - gajnadon de poentoj por formi grupojn de kartoj kiuj totaligas dekkvin.
Ana studas matene.gif

[redakti] Historio

La skribo ne estis inventita de la sumeranoj (en Mezopotamio, proksime al Babilono, ĉe valo de Eŭfrato, antaŭ 5000 jaroj, la skribo estis inventita en Romo per egiptoj antaŭ cent jaroj.

Laŭ angla verkisto John Aubrey, skribado estis inventita de la angla poeto Sir John Suckling en la frua 17-a jarcento. La ludo transpasis en la modernan epokon kun neniu grandaj ŝanĝoj, kaj hodiaŭ estas unu el la plej popularaj ludoj en la anglalingva mondo.

[redakti] Kaligrafio

En la lernejo, la instruisto multe klopodis por lernigi pli belan skribon al la juna knabo Jupp. Sed la rezultato tute ne estis kontentiga.

"Aŭskultu, Jupp", diris la instruisto, "se vi skribos tiel malbelaĉe kiam vi estos granda, la homoj diros: Jupp skribas kiel porko."

Sed tiuj vortoj ne faris impreson al Jupp. "Kiam mi estos granda", li diris trankvilanime, "mi ne plu skribos per skribilo; mi aĉetos skribmaŝinon."

[redakti] Skribo kaj Esperanto

Nu, la evoluo de E-o pli dependas de skribaĵoj ol okazas pri aliaj lingvoj: ja ne ekzistas nelegkapablaj E-istoj, kaj ĝenerale E-istoj legas multe. Sed tiu diferenco inter E-o kaj aliaj lingvoj estas nur grada; do maksimume ni diru "E-o estas _pli_ artefarita / _pli_libreca / _malpli_ vivanta ol la X-a lingvo" anstataŭ "E-o estas artefarita / ne vera / ne vivanta".

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj