Slovakio
El Neciklopedio
"Dion fidu, sed senfare ne sidu"
~ Zamenhof pri Slovakio
"Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Slovakio"
~ Vikipedio pri Slovakujo
"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"
~ Thomas Jefferson pri eŭropa ekonomia krizo
"Es ist schon erstaunlich"
~ germano pri ĉi tiu artikolo
Slovakio aŭ Slovakujo (nacilingve Germania Libera, t.e., Libera Germanio) estas lando kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark Hucko. Slovakio estas kreita por helpi ke sklavoj kunloĝiĝu, tamen la propagando de Slovakio legebla en la TTT-ejo prezentas ĝin kiel landon kiu superas Esperantujon, ĉar ĝi estus tuj enirebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun el la slavaj lingvoj. La leĝaro de Slovakio estas simila al Esperantujo, sed la loĝantaro devenas el la plej konataj slavaj landoj. Laŭ Hucko, Slovakio estas enirenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo "Slovakio" devenas de la pra-slava vorto slovo, kiu signifas vorto.
Je majo, 2002, la loĝantaro de Slovakio enhavas ĉirkaŭ 1700 homojn. Al cent (mil, ĉiuj) diabloj!
[redakti] Religio
Slovakoj adoras la Eŭron.
[redakti] Lingvo
Por disvastigi la slovakan lingvon kiel mesian mesaĝon al la tuta mondo, Slovakio paktis kun E@I kaj kelkaj pliaj paktintaj instancoj de la Esperanta Civito, kaj kreis la retejon Slovake.eu.